Baidu Baike (en la ĉina 百度百科, en pinjina skribo bǎidù bǎikē, centgrada enciklopedio) estas ĉina reta enciklopedio.
Same kiel Vikipedio, ĝi estas kolektiva verko de volontuloj. Tamen ĝi estas submetita al la cenzuro de la ĉina ŝtato; ĝiaj artikoloj estas publikigataj nur post aprobo de moderatoro.
Testa versio de Baidu Baike publikiĝis la 20-an de aprilo 2006. Tri semajnojn poste la enciklopedio jam entenis pli ol 90 000 artikolojn. En januaro 2007 la artikolnumero superis 570 000.
La enciklopedion funkciigas la firmao Baidu, la ĉefa reta serĉilo de Ĉinio.
Baidu Baike ebligas al ĉiu retuzanto testi la ĉinan cenzuron. Se oni entajpas - ie ajn en la mondo - ekzemple la serĉvorton 法轮功 (aŭ, en latinaj literoj, Falun Gong), oni tuj estas forbarata, kvankam nur por mallonga tempo: oni ne plu povas aliri la retpaĝon dum 5 minutoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Baidu Baike, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.