Aviadila katastrofo en Mirosławiec estas aviada katastrofo de militista aviadilo CASA C-295 M n-ro 019, kiu okazis la 23-an de januaro 2008, je la 19:07 horo, dum alteriĝo sur armea aviadilejo de la 12-a Aviada Bazo en Mirosławiec.
Aviadila katastrofo en Mirosławiec | |
---|---|
| |
aviadila akcidento | |
Ĝenerala informo | |
Dato | 23-an de januaro 2008 |
Tempo | UTC |
Karaktero | alfrontiĝo de la aviadilo al la tero |
Kaŭzo | pilota eraro |
Loko | Mirosławiec, Pollando |
Geografia situo | , 16° 6′ 39″ O 53.3816.11083333333353° 22′ 48″ N, 16° 6′ 39″ O |
Punkto de elflugo | Flughaveno de Chopin (Varsovio), Pollando |
Punkto de alflugo | Internacia flughaveno de Johano Paŭlo la 2-a (Krakovo-Balice), Pollando |
Pereintoj | 20 (ĉiuj) |
Vunditoj | 0 |
Aviadilo | |
Tipo | CASA C-295 M |
Flugkompanio | Polaj Aeraj Fortoj |
Flanka numero | 019 |
Pasaĝeroj | 16 |
Aviadilanoj | 4 |
Postvivintoj | 0 |
Rezulte de falo de la aviadilo surteren mortis ĉiuj personoj – 4-membra skipo kaj 16 pasaĝeroj, altrangaj oficiroj de Polaj Aeraj Fortoj.
Lige al la katastrofo prezidento de Pollando Lech Kaczyński decidis enkonduki en Pollando nacian funebradon de la 19:00 la 24-an de januaro ĝis la 19:00 la 26-an de januaro 2008. Registaro voĉdonis por ke la 25-an de januaro je la horo 12:00 en la tuta lando estu unuminuta silento.
Funebran diservon intence al mortintoj en la katastrofo oni celebris en Kampa Katedralo de Pola Militistaro la 24-an de januaro 2008 je la 18:00. Ĝin gvidis ĉefepiskopo Kazimierz Nycz kaj kampa episkopo de Pola Militistaro Tadeusz Płoski, kaj partoprenis i.a. parlamenta delegitaro kun marŝalo Bronisław Komorowski kaj registara delegitaro kun ĉefministro Donald Tusk kune kun la militistaro.
La 25-an de januaro 2008 ministro pri nacia defendo Bogdan Klich nomumis postmorte mortfalintajn pilotojn ĝis laŭvicajn militistajn rangojn.
La 29-an de januaro 2008 prezidento Lech Kaczyński, laŭ rekomento de la ministro, avancis postmorte:
Kondolencojn al la polaj regopovoj alvenis i.a. de Germanio, Rusio, Ukrainio, Hungario kaj Bulgario, kaj ankaŭ de prezidento de Eŭropa Komisiono kaj de la papo Benedikto la 16-a.
Pro eminentaj meritoj en servo de Polaj Aer-Fortoj la prezidento donis postmortajn insignojn:
La 18-an de februaro 2008, sur tereno de la 21-a Aviada Bazo en Świdwin okazis adiaŭa ceremonio de mortintaj pilotoj kun partopreno de prezidento Lech Kaczyński, ĉefministro Donald Tusk, ministro Bogdan Klich, ĉefo de Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro generalo Franciszek Gągor, komandanto de Aeraj Fortoj armea generalo piloto Andrzej Błasik, kampa episkopo kaj divizia generalo Tadeusz Płoski kaj reprezentantoj de Pola Militistaro.
Oni legis decidojn pri avanco por pilotoj kaj familioj ricevis insignojn donitajn postmorte.
La 30-an de marto 2008 en Mirosławiec oni malkovris monumenton memorigantan dudek soldatojn de Aeraj Fortoj, kiuj pereis en la katastrofo.
La monumenton oni starigis sur loko de la katastrofo, en ĉirkaŭaĵo de la aviadilejo en Mirosławiec. Ĉefa elemento de la monumento estas ŝtono kun memortabulo, sur kiu estas nomoj de la mortfalintoj sur aviada ŝaktabulo. Apud la obelisko staras ligna kruco.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aviadila katastrofo en Mirosławiec, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.