Pola Aerarmeo

Pola Aer-Armeo (pole Siły Powietrzne, mallongigita SP) estas unu el kvin militaraj branĉoj de la Armitaj fortoj de Pollando, krom Pola Terarmeo, Pola Mararmeo]], Pola Speciala Armeo kaj Teritoria Defendarmeo.

Ilia ĉefa tasko estas operacoj celantaj akiron de supereco en aero kaj apogo de taĉmentoj de aliaj branĉoj. Konsistigas ilin Aviada Armeo, Kontraŭaviada Defend-Armeo kaj Radioteknika Armeo.

Pola Aerarmeo
emblemo
flago
aerarmeo
Komenco 1918 vd
Antaŭe Polish Air Force (1918-1939) vd
Lando(j) Pollando vd
Retejo Oficiala retejo
Pola Aerarmeo
Pola Aerarmeo
vdr

Antaŭulo de Pola Aer-Armeo estis aviado de Pola Armeo en Francio (Blua Armeo) dum la unua mondmilito. Ĝis la 1-a de julio 2004 Pola Aer-Armeo estis nomata Aviada kaj Aer-Defenda Armeo (Wojska Lotnicze i Obrony Powietrznej, WLOP), kiu laŭvice kreiĝis la 1-an de julio 1990 pere de kunligo de du branĉoj de armitaj fortoj: Aviada Armeo (Wojska Lotnicze) kaj Armeo de Landa Aer-Defendo (Wojska Obrony Powietrznej Kraju).

Historio

Historio de Pola Aer-Armeo komenciĝas fine de la unua mondmilito. En 1918 funkciis kelkaj skadroj kreitaj en aliaj ŝtatoj. En Rusio ekzistis skadro ĉe taĉmentoj de generalo Józef Dowbor-Muśnicki, disformiĝinta en majo 1918. En Francio kvin aviadaj skadroj kreiĝis ĉe la armeo de generalo Józef Haller. Ili ektroviĝis en Pollando kune kun ekipaĵo en 1919.

Pola Aer-Armeo estis kreata novembre 1918. Komence ĝi baziĝis sur konkeritaj aviadiloj aŭ postlasitaj de aneksantaj armeoj (germana aŭ aŭstria). Plej multe da amilaĵoj akiris ribelantoj de Grandpolujo en batalo de Ławica (nun ene de Poznań), okazinta la 6-an de januaro 1919, en kiu oni gajnis kelkcenton da malmuntitaj kaj konservitaj batalaviadiloj kaj observaciaj balonoj. Akirita armilaro valoris 200 milionojn de germanaj markoj kaj estis la plej granda milita predo en historio de la pola armilaro. Helpe de konkeritaj aviadiloj LVG la 9-an de januaro 1919 skadro de Poznań bombis per 25-kilogramaj bomboj aviadilejon en Frankfurto ĉe Odro, uzante 6 aviadilojn kaj 900 kg da bomboj. Poste la akirita armilaro estis utiligita en batalo pri Lvovo dum la pola-ukraina milito kaj la pola-bolŝevika milito 1919–1920. De 1919 oni aĉetis aviadilojn eksterlande. Rezulte de tio en 1920 Pola Aer-Armeo posedis miksaĵon de britaj, francaj, germanaj, aŭstraj kaj italaj aviadiloj el la unua mondmilito.

1.09.1943: Dum la dua mondmilito polaj ĉasaviadilistoj pafalterigis ĝis tiu ĉi tago 570 malamikajn aviadilojn certe, 152 verŝajne kaj 192 difektis

La 18-an de aŭgusto 1944 1-a Kirasita Divizio post 2-taga sanga batalo konkeris Chambois en Orne, Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski skribis al 355-a Ĉasista Divizio "Dębliński" pri "ĝia grandioza venko, la plej granda en kronikoj de la Pola Aerarmeo — antaŭan tagon la divizio pafalterigis super Francio 16 germanajn aviadilojn, perdante unu propran kaj komandanton majoron Eugeniusz Horbaczewski. Liberigo de Parizo estis komencita.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Tags:

Pola Aerarmeo HistorioPola Aerarmeo Vidu ankaŭPola Aerarmeo BibliografioPola Aerarmeo Eksteraj ligilojPola AerarmeoAeroArmitaj fortojPola lingvoPollando

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

KuikoOrașu Nou-ViiKosmologio de MartinusSoconzelAdvokatoPál GrófMoskvoKeratokonusoBenzofenonoCifereca objekta identigiloScienca Universitato Loránd EötvösKecelRabindranath TagoreSportoJohann Rudolf Wettstein (1594-1666)Kleopatro la 1-aAndrea KerekesTwitterPaledoSámuel Tessedik (pastro, 1742–1820)Granda Ursino (konstelacio)Digimon11-a de junioCSSBrita imperioPaseroformaj birdojInvestadoVozuoBaltiaj Esperanto-TagojKosmopramo AtlantisNaturoȘugagLa danĝera lingvoDolarsignoBurriana-Alquerías del Niño Perdido (stacidomo)OperaciumoKoreioSanta Clara-Sabóia (stacidomo)Fenil-hidrazino18-a de junioFranca lingvoSemajnoMamoNovjorkoKomerca registroOSI-modeloSten JohanssonDua MondmilitoEsperantujoHejma katoKazaĥioReligio en frua VirginioPloroGenro (biologio)ŜafgrifoEŭroregiono ElboGoogleAliarioSenpenetra seksumadoTaksonoListo de nombrojKurdistana Supra LigoDaruga lingvoFrancisco de GoyaLingvistikoDobra (Satu Mare)Friedrich Nietzsche🡆 More