Brigada generalo estas oficira rango de generalo.
En multaj armeoj ĝi estas la plej malsupra generala rango. Ofte ĝin simbolas unu ora stelo (aŭ du laŭ la lando) aŭ simila simbolo.
Foje oni uzas por tiu rango la esprimon "brigadestro" aŭ "brigadisto" por indiki, ke li komandas brigadon.
Kie ekzistas ĝendarmaro, ĉitiu ofte posedas analogan kaj samnoman rangon.
La brigada generalo estas la plej suba generala rango ĉe la Bundeswehr. La ranga vicordo estas:
La titolo "Brigada generalo" venas el la anglo-usona areo, kie la plej suba generala rango nomiĝas Brigadier General.
Ĝi estis enkondukita en 1955/56 en Bundeswehr, por unuecigi la rangojn ene de NATO.
Unu brigado estas komandita laŭregule fare de brigada generalo. La brigado (konsistanta el 1.400 – 4.200 soldatoj) estas armeo enhavanta ĝenerale du infanteriajn regimentojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Brigada generalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.