Auguste FOREL de sia kompleta nomo Auguste-Henri Forel (naskiĝis la 1-an de septembro 1848 en Morges, kantono Vaŭdo; mortis la 27-an de julio 1931 en Yvorne, Svislando) estis svisa entomologo, psikiatro kaj mondfama neŭrosciencisto, seksologo, internaciisto, mondcivitano, pacisto kiu ankaŭ lernis Esperanton (1906) kaj konvertiĝis al la bahaa kredo (1920).
Forel poste ekkomprenis ke siaj ideoj pri rasismo estis absurdaj kaj entreprenis ion por renversi la damaĝon:
Auguste Forel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Auguste Henri Forel |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1848 en Morges |
Morto | 27-an de julio 1931 (82-jaraĝa) en Yvorne |
Lingvoj | franca • Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Zuriko |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Oscar Forel |
Okupo | |
Okupo | entomologo • psikiatro • neŭrologo • esperantisto • formikologo • filozofo • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • Wiki Esperantobiologo • temperance worker |
Verkoj | Formicides de l'Antille St. Vincent, récoltées par Mons. H. H. Smith |
Li estas konsiderata la patro de svisa psikiatrio kaj unu el la plej gravaj reprezentantoj de la senalkohola movado en Svislando.
Lia portreto estis presita sur la plej valora monbileto de mil svisaj frankoj kiu cirkulis inter 1978 kaj 1998. En serio dediĉita al famaj kuracistoj kaj sciencistoj, la Svisa Poŝto ankaŭ eldonis en 1971 postmarkon de 20 centimoj.
Auguste Forel verkis egalbone france aŭ germane.
La libro Neuronentheorie, publikigita en 1887, estis la kulmino de lia laboro kiel neŭrologo.
En 1904 li verkis sian plej konatan verkon "Die sexuelle Frage" (La seksa problemo) en kiu li pledas por seksa libereco kaj kiu estis malpermesata dum nazia regado en Germanio. Kaze de samseksemo, li bedaŭris, ke geedzeco inter viroj estis malpermesita. Forel ankaŭ postulis la senpagan haveblecon de kontraŭkoncipiloj, kaj li eĉ volis permesi aborton en kazoj de seksperforto, endanĝerigo de la patrina sano, mensmalsano kaj similaj.
En la libro Die sexuelle Frage kiu estis malpermesita dum la "Tria Regno" li rekomendas la disiĝon de sekseco kaj reproduktado. Estas raporto de la eminenta nazia psikiatro Matthias Heinrich Göring el 1938, kiu donas kialojn por la malpermeso kaj en kiu la deklaroj de Forel pri la rasa problemo, la mortpuno, samseksemo, egalrajteco, kontraŭkoncipo, aborto kaj steriligo estas klasifikitaj kiel neakcepteblaj.
Diri la veron sen ĉirkaŭfrazo, sed kun luma pureco, honesta malkaŝemo kaj scienca tekniko, tamen scianta resti homa kaj simpatia, jen la maniero, en kiu Forel sukcesis verki tiun libron.
En la scienca mondo eĉ pli konsiderataj estis liaj laboroj pri la homa cerbo, kiun li volonte komparis kun tiu de la formikoj.
Li verkis 250 publikaĵojn pri formikoj i.a."Das Sinnesleben der Insekten. Eine Sammlung von experimentellen und kritischen Studien über Insektenpsychologie", eld. Ernst Reinhardt, Munkeno, 1910 kaj "Les fourmis de la Suisse" (la formikoj de Svislando), La Chaux-de-Fonds, 1920.
En 1914 li verkis la traktaĵon "Por unuiĝinta naciaro"
Unue li lernis Volapukon kaj poste li dum 20 minutoj lernis Esperanton post la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo (1906), fidela membro de Universala Esperanto-Asocio al kiu li pagis regule sian kotizon. Forel subtenis nian movadon, en kiu li vidis grandan ilon por forigi malsaĝajn barilojn inter homoj kaj popoloj. Li eĉ verkis artikoleton en Esperanto pri specio de formikoj kiun li baptis per sia nomo(ref?).
Auguste Forel havis multajn alkoholulojn kiel pacientoj kaj parte pro tio li aktivis en la svisa movado kontraŭ alkoholismo. Inter 1906 kaj 1919 Forel estis prezidanto de la internacia movado IOGT, ne-registara organizaĵo kiu konsideras alkoholon kaj aliajn drogojn kiel seriozan minacon al la digno kaj libereco de multaj popoloj kaj iliaj socioj. IOGT (Movendi Internacia) estas internacia movado pri abstinado de alkoholo kaj aliaj drogoj, ankaŭ aganta por paco kaj solidareco. IOGT jam naŭ fojojn estis nomumita pro la Nobel-premio pri paco.
Auguste Forel estis psikiatro en Burghölzli, kliniko apud urbo Zuriko, kiu malgraŭ ke li estis socia reformisto por egalrajtoj inter virinoj kaj viroj, pacisto, socialisto baha'ano kaj esperantisto, estis tamen forte influita de la teorio pri rasoj, ĉar li estis influita de la multerara imperiisma kaj totalisma ideologioj en sia epoko. Tamen, li ankaŭ subskribis alvokojn kontraŭ antisemitismo kaj kontraŭ ĉia rasismo ĝenerale, referencante al la miksaĵo en sia propra familio. (ref?). En 1887, li okupiĝis pri la tekniko de hipnoto.
En la jaro 1928 la svisa kantono Vaŭdo (sed ankaŭ en aliaj kantonoj de Svislando) laŭ lia instigo enkondukis leĝon por sterilizado de menshandikapuloj, leĝo kiu nur en jaro 1985 estis abolita. Ĝi servis kiel bazo por 187 nekonsentitaj steriligoj. Ankaŭ virino parenca al Forel estis sterilizita. La eŭgeniko estas ligita al la kolonia ekspansio en la 19-a jarcento.
La teorio de Auguste Forel pri eŭgeniko, kontribuis al la ekstermo de handikapuloj, ĉar lia lerninto Alfred Ploetz iĝis kunfondinto de la rasa higiena instituto en nazia Germanio.
Lia vizio sur la mondo estis certe influita de la reganta rasisma ideologio dum la eŭropa imperiismo kaj koloniismo.
En la t.n. pratempo oni pli rigore ekstermis la "patologiajn cerbojn" ĉar ili damaĝis la sanan kernon de svisa popolo. La unuformeco de raso estas foje avantaĝo, sed foje noca.
Bastardoj pli ofte naskiĝas pro genero de pli alte evoluanta viro. Tre rare blankulino seksumas kun negro.
Nova speco kaj nova gentonomo de formikoj, en: Internacia Scienca Revuo, volumo 4, paĝoj 144 kaj 145.
Trovu « Auguste Forel » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
(de) La falo de Auguste Forel, filmeto de la svisa televido SRF, 2005
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Auguste Forel, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.