Astjago (babilone Istumegu, malnovperse Rŝtivaiga, elame Iristimanka) estis reĝo de la medoj ekde la jaro 584 ĝis 550 a.K.
Astjago estis filo de Kjaksaro kaj edzo de Arjenis (filino de la reĝo Aliato la 2-a kaj fratino de la reĝo Krezo), kaj estis patro de Mandana, la edzino de la perso Kambizo, kaj tiel avo de Kiro. Alia filino lia, Amtia, geedziĝis kun la meda reganto Espitamo, kiun Astjago nomumis heredanto.
Ĉirkaŭ la jaro 550 a.K, Astjago decidis ataki sian nepon, sed post atingado de venkoj, lia armeo estis venkita de Kiro kaj la meda armeo devis retroiri. Post tio, Kiro okupis la urbon Ekbatano; la meda armeo amasiĝis kaj malliberigis la reĝon Astjago kaj tiu liveris Kiron. Ĉi lasta prenis la tutan potencon. Ĉirkaŭ la jaro 549 a.K, la Meda Imperio estis anstataŭigita per la Persa Imperio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Astjago, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.