Doktoro Artur BORMANN (naskiĝis en 1903; mortis la 1-an de oktobro 1986) estis honora membro de UEA kaj konata aktivulo en la germana Esperanto-movado.
Artur Bormann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1902 |
Morto | 1-an de oktobro 1986 (83-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | Werner Bormann |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
D-ro Bormann havis frue la konvinkon, ke por la scienca pritraktado de la planlingvaj problemoj gravas la fenomenoj de la socia kunvivado de la esperantistoj kaj de la lingvopolitiko; ili samrangas apud la pure lingvaj. Per tio do li plivastigis la bazon de la interlingvistiko: ĝi konsistas el lingvistiko kaj el sociologio, ĝuste lia fako. Li laboris por sia konvinko kaj ĝia diskonigado kun la celo, per pli trafaj argumentoj antaŭenpuŝi Esperanton inter sciencistoj, politikistoj kaj altaj ŝtatfunkciuloj.
Lia ĉefa tasko estis redaktado kaj eldonado de Interlingvistika informa servo regule ekde 1957 dum pli ol 25 jaroj. Li ankaŭ oficis kiel honora prezidanto de la Societo por Internacia Lingvo, en kiu li provizis la Esperanto-movadon mondvaste per science bazita informmaterialo kaj batalis por interkompreniĝo inter la popoloj kaj por paco en la mondo.
Ankaŭ lia filo d-ro Werner Bormann estas konata esperantisto, kaj same la genepoj Thomas Bormann kaj Judith Jackson.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Artur Bormann, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.