La arbuto (Arbutus) estas precipe holarktisa genro de minimume 14 specioj de angiospermoj en la familio de erikacoj, hejme en la mezvarmaj zonoj kun mediteranea klimato, de Okcident-Eŭropo kaj de Nordameriko.
Arbuto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Arbutus menziesii | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La genro konsistas el arboj, arbetoj aŭ arbedoj kun ruĝe deskvamiĝanta arboŝelo kaj manĝeblaj ruĝaj beroj . La frukta disvolviĝo estas prokrastita dum ĉirkaŭ kvin monatoj post polenado, tiel ke la floroj aperas samtempe kun la maturiĝantaj pasint-jaraj fruktoj .
Freŝdata studaĵo kiu analizis ribosoman DNA de arbuto kaj parencaj genroj sugestas ke arbuto estas parafiletika kaj ke la mediteraneaj specioj de Arbutus estas pli forte parencaj kun Arctostaphylos, Arctous, Comarostaphylis, Ornithostaphylos kaj Xylococcus ol kun la okcident-nordamerikaj specioj de arbuto, kaj ke la apartigo inter la du grupoj okazis je la limo inter la Paleogeno kaj la Neogeno .
Arbutaj specioj estas uzataj kiel nutraĵaj plantoj de iuj lepidopteraj specioj inkluzive de Pavonia pavonia.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Arbuto (genro), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.