Anu en akada lingvo, aŭ An en sumera lingvo, estis ĉiela diaĵo de la mezopotamia mitologio.
Farinto de la krejtaĵaro, dio izoliĝinta, do neinteresata pri siaj kreaĵoj estas la patro de la dioj kaj edzo de la diino Antu. Al li estis sankta la nombro 60, la plej alta cifero de la sesdekuma sistemo mezopoamia.
An/Anu en la akada lingvo signifas "tiu kiu apartenas al la ĉieloj".
Anu | |
---|---|
virdio • sky father | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Anshar |
Patrino | Kishar |
Gefratoj | Urash |
Edzo/Edzino | Ki • Inano • Antu • Urash • Ninhursag |
Infanoj | Amurru • Erra • Bau • Gibil • Nisaba • Enlil • Gatumdag • Lamaŝtu • Hadad • Q391377 • Sebitti • Inano • Ereŝkigal • Hadad |
Li naskiĝis kune kun lia kontraŭparto Ki, la Tero, el la praa Maro (Nammu) alestigante dekomence unikan kompleton (nomata “Kosma monto”, la An-Ki). An kaj Ki estis sekve disigitaj de la dio Enlil, de ili generita.
La dio An/Anum prezidas la asembleon de la Anunakoj, kaj plue konsistigas la kosman triadon kune kun Enlil kaj Enki. Li ankaŭ apartenas al la rondo de la kvar kreintaj dioj, kiun konstituigas la menciita triado kun la diino Ninhursag (Aruru).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Anu (mitologio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.