Anti-Taŭruso laŭ la greka vorto Αντίταυρος kaj la latinigita nomo Anti-Taurus, en la turka lingvo Aladağlar signife koloraj montoj, estas la plej alta parto de la montaro Taŭruso en Turkio.
La montoĉeno kuŝas en la regionoj de Centra Anatolio kaj la Mediteraneaj turkaj provincoj Niğde, Kayseri kaj Adana. Ties plej alta montopinto troviĝas sudoriente de la urbo Niğde. Anti-Taŭruso iĝis nacia parko en 1995.
Anti-Taŭruso | |||
---|---|---|---|
montara sistemo | |||
supermara alteco | 3 080 m | ||
Geografia situo | , 35° 14′ O 37.807635.233737° 48′ N, 35° 14′ O | ||
| |||
| |||
La plej alta montopinto kun 3.756 m de alto nun turke nomatas Demirkazık. Aliaj montopintoj estas Küçük (malpli granda) Demirkazık (3.400 m), Kaldı de 3.734 m, Kızılkaya (3.725 m), Direktaş (3.510 m) kaj Karanfil Dağ (3.059 m). La norda parto estas riĉa je akvo, kaj estas formita de mildaj montoĉenoj nomita «nigra Aladağlar». La norda parto estas pli seka kaj nomita «blanka Aladağlar».
En la antikva epoko la montaro dividis la regnon Kilikio sude kaj la Hititan Imperion norde, respektive ekde la 1-a jarcento antaŭ nia erao la intertempe romian Kilikion sude kaj la romiajn provincojn Galatia nordokcidente kaj Cappadocia nordoriente.
37° 49′ 0.12″ N 35° 10′ 0.12″ O / 37.8167000 °N, 35.1667000 °O
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Anti-Taŭruso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.