Galatia dum la antikva epoko de la Helenismo, de la Romia kaj poste Bizanca Imperioj estis la regiono en la centro de Anatolio, la ne-marborda altebenaĵo centre de la hodiaŭa ŝtato Turkio.
La regiono estis loĝata de keltoj, regionaj centroj estis la urboj Gordion kaj Ankyra (la hodiaŭa Ankaro).
Galatia | ||
---|---|---|
historia regiono [+] | ||
Lando | Turkio | |
- koordinatoj | , 32° 59′ 0″ O 39.26666732.98333339° 16′ 0″ N, 32° 59′ 0″ O | |
Galatia | ||
Vikimedia Komunejo: Galatia [+] | ||
Dum la romia epoko, la regiono ekde la jaro 25 antaŭ Kristo estis provinco de la Romia Imperio, kies ĉefurbo estis al urbo Ankyra. La ŝtato de la galatoj estis dividita en tri popolojn, kiuj konsistis el po kvar grandaj triboj. Inter la jaroj 44 kaj 25 antaŭ Kristo, ekzistis sendependaj reĝoj, regantaj la tutan regionon kaj do ĉiujn galatajn tribojn.
La Nova Testamento de la Biblio enhavas leteron de la apostolo Paŭlo al la kristanaj komunumoj de la provinco Galatia.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Galatia, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.