Annapolis estas la ĉefurbo de federacia ŝtato Marilando, Usono.
Laŭ la popolnombrado en 2000, ĝi havas 35.838 loĝantojn. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de la ŝtata Kantono Anne Arundel. Ĉi-tiu urbo estas parto de la Metropola Areo Vaŝingtono-Baltimore. En Annapolis situas la Usona Mararmea Altlernejo kaj Kolegio de Sankta Johano.
Annapolis | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono • kantona sidejo | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 40 812 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 944 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 76° 30′ U 38.978611111111-76.49194444444438° 59′ N, 76° 30′ U [+] | ||||
Alto | 12 m [+] | ||||
Areo | 20,991689 km² ( 209 9.1 689 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Annapolis, Maryland [+] | |||||
Ĝin fondis jam en 1649 britaj setlistoj el Virginio, kiuj establis inter la alflueo de Severn kaj South River havenon, nomatan Arundel Town.
La registara estro Francis Nicholson en 1704 translokigis la registaran sidejon de St. Mary's City al tiu loko kaj alinomis tion laŭ estimo al reĝino Anna al Annapolis. Post finiĝo de la usona enlanda milito, la havenurbo estis eĉ dum 9 monatoj ĉefurbo de Usono.
En Annapolis okazas la 27-an de novembro 2007 internacia packongreso, organizita de Usono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Annapolis (Marilando), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.