Angkor (ebla esperantigo: Ankoro) estas la nomo de regiono proksima al la urbo Siem Reap en Kamboĝo.
Tiu regiono konsistigis de la 9-a ĝis 15-a jc centron de la historia kmer-reĝlando Kambuja. Laŭvorte kmere Angkor (de sanskrite Nagara) signifas urbo. Hodiaŭ signifas "Angkor" areon de la iama ĉefurbo de Kambuja-reĝlando (el la vorto Kambuja devenas la hodiaŭa nomo de la lando (Kampuchea)).
Angkor | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
urbo • antikva urbo • ruino • arkeologia loko [+] | |||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | , 103° 50′ 0″ O 13.433333333333103.8333333333313° 26′ 0″ N, 103° 50′ 0″ O | ||||||||||||||||||||||||
Areo | 351 km² (35 100 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||
Angkor | |||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Angkor [+] | |||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
Angkor mondfamiĝis pro la videblaj produktoj de kmera konstruarto en formo de unika templaro – el kiuj plej fama estas Angkor Wat (Ankor vat), la plej granda templaro de la mondo. Oni konstruis sur tuta areo de pli ol 200 km² kelkajn najbare starantajn ĉefurbojn kaj en la centro grandan ĉeftemplon. Ĝis 2005, oni malkovris pli ol 1000 templojn kaj sanktejojn diversgrandajn. En Angkor vivis en la florada tempo de la historia reĝlando ĉ. 1 miliono da homoj.
Vidu ankaŭ: Historio de Kamboĝo
La historio de Angkor kiel centra setleja areo de la historia Kambuja estas ankaŭ la historio de Kamboĝo de la 9-a ĝis la 15-a jarcento.
Post la florada tempo, vivis tie sporade kmeroj uzis daŭre la templojn ĝis meze de la 17-a jc, sed ankaŭ pli poste la tie setliĝintaj kamparanoj. La re-malkovro, mondfamigo de la areo estas dankebla al franca esploristo Henri Mouhot.
Jen kelkaj el la plej gravaj temploj kaj konstruaĵoj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Angkor, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.