La termino altnivela studado, altnivela instruado aŭ altnivela edukado, ĝenerale nomumas la klerigadon disponigitan de universitatoj, kolegioj, lernejoj, institutoj kaj aliaj institucioj diplom-donantaj.
Ĉi tiuj studoj celas akiri "pli altan" nivelon de kapabloj, ĝenerale per registriĝo aŭ aliĝaj ekzamenoj, poste kursaro punktita de ekzamenoj.
Ĉi tiuj studoj ofte okazas ĉirkaŭ kampuso, laŭ publika aŭ privata sistemo.
La specoj de diplomoj evoluas laŭlonge de la tempo, sed emas fariĝi homogenaj ĉe eŭropaj kaj internaciaj niveloj kun licencioj, magistroj kaj doktorecoj por faciligi sistemojn de ekvivalenteco aŭ reciproka agnosko de diplomoj. Ĉi tiu trejnado inkluzivas kursojn kaj staĝojn, kaj povas ankaŭ inkluzivi partoprenon en scienca esplorado (precipe ĉe la doktora nivelo) kaj integri profesian edukadon, sed ofte ankaŭ akceptas "liberajn lernantojn", kiuj simple venas por pligrandigi siajn ĝeneralajn aŭ fakajn sciojn. La atribuo de la plej alta eduknivelo okazis en la landoj de La Antikva Oriento pli ol mil jarojn antaŭ nia epoko. Tiam, en ĉi tiu etapo, junuloj studis filozofion kaj poezion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Altnivela instruado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.