La alevoj (turke Alevi, el la araba lingvo (علويو تركيا) por adeptoj de Alijo (Ali ibn Abi Talib), en la zazaa lingvo: Elewi) estas religia komunumo ekestinta el la ŝijaisma islamo.
Alevoj | |
---|---|
skolo de Islamo | |
Dekduimamismo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
islamo | |
Aparta eco de la aleva kredaro estas la ampleksa adoro al Ali ibn Abi Talib (kiu videblas en la noma origino) respektive de la ankaŭ en Ŝijaismo adorataj 12 imamoj, kiuj – krom la 12-a – ĉiuj estis murditaj; la 12-a laŭ la kredo sekrete pluvivus ĝis la reveno. Pro tiu paraleleco la alevoj kunkalkuliĝas inter la ŝijaanoj. Tamen ekzistas gravaj diferencoj al la instruoj de la Ŝijaismo praktikata ekzemple en Irano, aparte en teologiaj konceptoj pri dio kaj kredo, kaj en la praktikado de la kredo. Ankaŭ ene de alevismo ekzistas diferencoj, aparte laŭ la lingva respektive etna deveno de la kredantoj. Aparte multaj alevoj ekzistas en iuj partoj de Turkio, kaj pro la amasa elmigrado de turkoj al Germanio kaj apudaj landoj dum la 2-a duono de la 20-a jarcento ankaŭ tie ekestis fortaj alevaj komunumoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Alevoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.