Alberite De San Juan

Alberite de San Juan estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

La loknomero Alberite deriviĝas el araba البريد AL-BARĪD "la ĉevalŝanĝejo", rilate al servo por mesaĝistoj. La loknomero de San Juan rilatas al mezepoka dependo de la Ordeno de Sankta Johano, kies kruco videblas en la municipaj flago kaj blazono.

Alberite de San Juan
Alberite De San Juan
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50529
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo , 1° 28′ U 41.8202772-1.470956141° 49′ N, 1° 28′ U [+]
Alto 375 m [+]
Areo 11,234925 km² ( 112 3.4 925 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alberite de San Juan (Provinco Zaragozo)
Alberite de San Juan (Provinco Zaragozo)
DEC
Alberite de San Juan
Alberite de San Juan
Situo de Alberite de San Juan
Alberite de San Juan (Hispanio)
Alberite de San Juan (Hispanio)
DEC
Alberite de San Juan
Alberite de San Juan
Situo de Alberite de San Juan
Alia projekto
Alberite De San Juan Vikimedia Komunejo Alberite de San Juan [+]
Alberite De San Juan
Alberite De San Juan
vdr

Geografio

Alberite de San Juan estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Bureta okcidente kaj de Magallón oriente.

La loĝloko Alberite de San Juan mem estas je 59 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 7 km de Borja, borde de la rivero Huecha, kiu fakte fluas laŭ la vojo inter Bureta kaj Magallón. Ĝi estas sur 375 msm, alirebla ĉefe el Magallón kaj Borja.

Nordokcidente: Albeta Norde: Magallón Nordoriente: Magallón
Okcidente: Bureta Alberite De San Juan  Oriente: Magallón
Sudokcidente: Bureta Sude: Fuendejalón Sudoriente: Pozuelo de Aragón

Historio

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Alberite de San Juan estus konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero en la loko restis parte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo en 1610 rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

Alberite De San Juan 
Preĝejo.

La plej frua mencio estas de 31a de julio 1124, kiam Alfonso la 1-a donis al García Íñiguez de San Celedonio la domojn kiujn li havis en Tudela, kaj samtempe konfirmis al li aliajn posedaĵojn, inter kiuj heredaĵon en Alberite. En 1141 Pedro Taresa Cruz kaj lia patrino donis al la Ordeno de la Templo la kastelon de Alberite kun ties teritorio. La 21a de julio 1151 Ramón Berenguer la 4-a, princo de Aragono kaj grafo de Barcelono, donis al Templanoj Alberite kontraŭ Borja kaj Magallón.

Kiam tiu Ordeno estis abolita post 1311, eble ĉirkaŭ 1317, la loĝloko ekapartenis al la Ordeno de Sankta Johano. Ĝis 1910 ĝi nomiĝis nur Alberite, kaj el 1920 ĝi eknomiĝis per la aktuala pli longa nomo kun aldono de de San Juan.

Alberite de San Juan demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Alberite de San Juan oni malaltiĝis ĝis nunaj 78 loĝantoj.

Ekonomio

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino, kaj ankaŭ konservoj de asparagoj), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun sonorilturo konstruita sur la ĉefturo de la iama kastelo, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Alberite De San Juan GeografioAlberite De San Juan HistorioAlberite De San Juan EkonomioAlberite De San Juan Vidu ankaŭAlberite De San Juan ReferencojAlberite De San Juan Eksteraj ligilojAlberite De San JuanArabaAragonoAŭtonoma Komunumo de HispanioBorjaCampo de BorjaHispanioKomarkoOrdeno de Sankta JohanoProvinco Zaragozo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Permana stimulado de penisoMatricoAbrahama religioMiklós BaranyaiProteinojMaronitoj9-a de oktobroVirinoToyotaĴe kun hoketoAl Gore6-a de januaro18-a de martoJusta uzoFamily GuyOusmane DembéléNapoleono BonaparteNaŭroOaklandSmithsonian InstitutionKatmanduoAdministra divido de RusioBanjanoCentra Litovio 1920-1940Otto EmerslebenMeloLŭojangoKapanBirštonasVilkijaVoĉa dentala frikativoZaratuŝtroVacarisses1660-aj jarojSeksa pozicioEpigastroBranoDarvinismoSklavecoKatowiceEnciklopedioAlfabetoHonoluluoMaroko28-a de martoNuklea Esplorcentro NegevVladimir PutinAfrika LeviĝoTatuoVinicoHarry PotterPe (cirila alfabeto)MohamedoIndulgencoLinio (geometrio)Turkmenio en la Somera Olimpiko 20001795TadipatriBlazono1620-aj jarojVikimedioMamnutradoFinnlandoLuteranismoKontraŭfaŝisma Liberigmovado de AŭstrujoNudismoVortokunfandoEliro (historia evento)🡆 More