Filoksero (Dactylosphaera vitifoliae) estas insekto, parazito de la vito, de la ordo de la hemipteroj, klasita ĝuste kiel membro de la Filokseredoj la unuan fojon fare de Jules Émile Planchon en 1868, kiu donis al ĝi nomon Phylloxera vastratix ankoraŭ troveblan nun.
Ĝian antaŭan nomon Peritymbia vitisana enkondukis en 1854 Asa Fitch en Usono, kiam li priskribis la apterajn (senflugilajn) formojn de la gajloj de la folioj. Henri Schimer eligis ĝin el la genro Peritymbia, kiam li priskribis la flugilhavan formon per la nomo Dactylosphaera vitifoliae.
En Eŭropo, en 1868, la provizoran nomon Rhizaphis vastatrix Planchon donis al ĝi por priskribi la formojn loĝantajn ĉe la radikoj kaj poste la nomon Phylloxera vitifoli, kiam oni konstatis la rilaton inter la formoj radikoloĝantaj kaj la kokoformaj kaj konkludis, ke ĝi apartenas al la sama familio kiel la filoksero de la anzino. En 1869 oni revenis al la nomo Dactylosphaera vitifoliae kiam oni malkovris ke ĉiuj tiuj formoj - kaj amerikaj, kaj eŭropaj - apartenas al la sama specio.
Oni donas la nomon "filoksero" al la malsano de la vito, kiun kaŭzas la insekto. Tiu malsano estas konata ankaŭ kiel malsano de Pierce, kiu fakte estas la bakteria versio de la sama infekto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Filoksero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.