Aladár PEGE, hungare Pege Aladár estis mondfama hungara kontrabasisto kaj komponisto.
Oni nomis lin Niccolò Paganini de kontrabaso aŭ ŝerce Pegenini.
Aladár Pege | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1939 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de septembro 2006 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz Liszt • Berliner Philharmoniker |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto • universitata instruisto |
Aladár Pege naskiĝis la 8-an de oktobro 1939 en Budapeŝto - mortis la 23-an de septembro 2006 en Budapeŝto.
Aladár Pege devenis el cigana muzikista familio. Li frekventis Muzikakademion de Budapeŝto, poste li plulernis en Okcidenta Berlino inter 1975-1978. Tie li ludis en orkestro de Herbert von Karajan, kiel ĉefa kontrabasisto. Lia vera kariero komenciĝis en Bled jam en 1963. Ekde 1978 li havis postenon en Muzikakademio de Budapeŝto. Li ofte gastroladis ekzemple en Montreux, Bombay. Aparte menciindas koncerto en Novjorko (Carnegie Hall), kie li kune muzikadis kun Herbie Hancock kaj li ricevis kontrabason de Charles Mingus. Li ricevis premion Kossuth en 2002, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Li eldonis diversajn diskojn inter 1970-2001 kaj li havis diversajn taskojn en 3 filmoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aladár Pege, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.