La Akvedukto Pontcysyllte (kimra prononco: ; kimre Traphont Ddŵr Pontcysyllte) estas navigebla akvedukto kiu subtenas la Kanalon Llangollen super la rivero Dee en la Valo de Llangollen en Denbighshire, nordorienta Kimrio.
Akvedukto Pontcysyllte | |||
---|---|---|---|
pontkanalo • akvedukto | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Thomas Telford • William Jessop vd | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||
Situo | Llangollen Rural | ||
Areo | 105 | ||
Situo | |||
Geografia situo | , 3° 5′ 16″ U 52.9702-3.0878252° 58′ 13″ N, 3° 5′ 16″ U | ||
| |||
| |||
Parto de | Llangollen Canal vd | ||
Retejo | http://www.pontcysyllte-aqueduct.co.uk/ | ||
La 18-arka strukturo de ŝtono kaj gisfero estas por uzado de mallarĝaj boatoj kaj estis kompletita en 1805 post dek jaroj de desegnado kaj konstruado. Ĝi estas 12 ft (3.7 metrojn) larĝa kaj estas la plej longa akvedukto en Granda Britio kaj la plej alta kanalakvedukto en la mondo. Piedira pado iras laŭlonge de la akvovojo en unu el la flankoj.
Tiu akvedukto devis esti grava parto de la centra sekcio de la proponita Kanalo Ellesmere, industria akvovojo kiu estus kreita kiel komerca ligilo inter la rivero Severn en Shrewsbury kaj la haveno de Liverpulo ĉe la rivero Mersey.
Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Akvedukto Pontcysyllte, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.