Akordo de Pittsburg (ĉeĥe kaj slovake Pittsburská dohoda, angle Pittsburg Treaty aŭ Pittsburgh Accord, germane Pittsburgher Abkommen) estis traktato signita je 31-a de majo 1918 inter ĉeĥaj kaj slovakaj ekzil-grupoj, per kiu ili fiksis la bazon por fondota komuna ŝtato.
La ĉeĥa flanko sub gvido de la posta ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk konfirmis al la slovakaj reprezentantoj aŭtonomion kaj egalrajtecon en la estonta ŝtato Ĉeĥoslovakio.
Ĉar la politike plej aktivaj slovakoj vivis en Usono, kiam la ĉeĥoj kaj slovakoj decidis vivi en nacia ŝtato, la interkonsento estis subskribita en Pittsburgh (Pensilvanio). La Ĉeĥo-Slovaka akordo, proklamis ke ili laboras por formi unu landon: “Ĉeĥo-Slovakio”. Kundiskutis en Pittsburgh i.a. la Slovaka Ligo (Slovenská Liga), la Ĉeĥa Nacia Unuiĝo (České národní sdruženi) kaj reprezentantoj de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj asocioj.
La slovakoj esperis, ke per kreo de komuna ŝtato kun la ĉeĥoj ili pli facile povus eliri el la tiama hungara parto de Aŭstrio-Hungario. Por la ĉeĥoj la problemo estis la granda germana minoritato en Bohemio kaj Moravio. Kun la slovakoj la slava plimulto estus konsiderinde pli granda.
La Akordo de Pittsburgh pavimis la vojon al la deklaro de sendependeco de Ĉeĥoslovakio subskribita de Masaryk, Milan Rastislav Štefánik kaj Edvard Beneš (Deklaro de Vaŝintono) la 18-an de oktobro 1918, gvidis poste al la deklamo de Ĉeĥoslovakio la 28-a de oktobro en Prago kaj la deklaro de Martin la 30-an de oktobro, per kiu la slovakoj postulis aŭtonomion en la nova ŝtato.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Akordo de Pittsburg, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.