Adolfo MARSILLACH Soriano (Barcelono; 25a de januaro 1928 - Madrido; 21a de januaro 2002) estis hispana aktoro, dramaturgo, reĝisoro de teatro kaj verkisto.
Li estis filo de teatra kritikisto kaj patro de aktorinoj Blanca Marsillach kaj Cristina Marsillach.
Adolfo Marsillach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de januaro 1928 en Barcelono | ||||
Morto | 21-an de januaro 2002 (73-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis per | prostata kancero vd | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Lluís Marsillach i Burbano vd | ||||
Edz(in)o | Amparo Soler Leal vd | ||||
Infanoj | Blanca Marsillach • Cristina Marsillach vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • aktoro • verkisto • filmreĝisoro • teatra reĝisoro • scenaristo • dramaturgo vd | ||||
Laborkampo | aktorado • dramo • directing • literary activity vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li kreskiĝis en etoso de ĵurnalistoj kaj teatro. Li studis juron kombine kun unuaj aktoradoj. Li debutis en la Teatro María Guerrero de Madrido, en 1950, reĝisorita de Luis Escobar, en la teatraĵo de Antonio Buero Vallejo nome En la ardiente oscuridad (En arda malhelo). Poste li aperis en la verko El jefe (La ĉefo, 1953), de Joaquín Calvo Sotelo, kun Mary Carrillo, kaj lia unua grava rolo estos en la verko de Alfonso Sastre nome Escuadra hacia la muerte (Almorta roto, 1953). Tri jarojn poste li fondis sian propran kompanion kun sia unua edzino, la aktorino Amparo Soler Leal. En 1999 li ludis en ¿Quién teme a Virginia Woolf? (1999) de Edward Albee, en tio kio estis lia lasta apero sceneje.
Jam en 1959 li estis protagonisto de la serio Galería de maridos (1959), de Jaime de Armiñán, kun Amparo Baró. Dum la sekvaj dek kvin jaroj li premierigis ĝis ses seriojn en kiuj li aktoris, verkis kaj reĝisoris: Silencio, se rueda (1961), Silencio, vivimos (1962), Fernández, punto y coma (1963), Habitación 508 (1966), Silencio, estrenamos (1974) kaj La señora García se confiesa (1976). Post sesjara halto, lia reveno al televido okazis en 1982, per la prihistoria serio Ramón y Cajal (1982), en kiu li ludis la protagonistan rolulon, kun granda laŭdo de kritiko kaj publiko.
Krom aktora kariero, li elstaris ankaŭ en teatra reĝisoro, ofte fronte kontraŭ la tiamaj frankistaj estetikoj, cenzuroj kaj ideologioj, kiel ekzemple en la teatraĵo ¡Suerte, campeón!, de Antonio Gala kiun li estis reĝisoronta en 1973 kaj kiu estis malpermesita de la registaro.
Elstaris liaj reĝisoradoj de teatraĵoj de Alfonso Sastre, kiel El pan de todos (1957) kaj La cornada (1960), same kiel ĉe Pygmalion de George Bernard Shaw (1964). Samjare li reĝisoris la faman Rocío Dúrcal, en Un domingo en Nueva York, kaj poste Marat-Sade (1968) de Peter Weiss, kiu estis retirita de la scenejo pro registara ordono, Tartufo (1969), de Molière, kiu same suferis politikajn premojn pro aludoj al frankismo, Sócrates (1972), spektaklo kreita pri la Dialogoj de Platono, en versio de Enrique Llovet kaj El arquitecto y el emperador de Asiria (1977), de Fernando Arrabal.
Li ankaŭ reĝisoris sian propran teatraĵon Yo me bajo en la próxima, ¿y usted? (1981), kiu iĝis ege fama kiel satiro duonbiografia en kiu oni priskribas la rilatojn de paro dum la jaroj de la fino de la diktaturo. Famis ankaŭ lia prezento de ¿Quién teme a Virginia Woolf? (1999), de Edward Franklin Albee, kiun li mem ludis kun Núria Espert.
En kino li partoprenis en Cerca de la ciudad (1952), Jeromín (1953), ambaŭ de Luis Lucia Mingarro; Salto a la gloria (1959) kaj La paz empieza nunca (1960), adaptaĵo de la samnoma romano de Emilio Romero kiu atingis la Premion Planeta de 1957, de León Klimovsky; Maribel y la extraña familia (1960), de José María Forqué, adaptaĵo de la samnoma teatraĵo de Miguel Mihura; la aventura filmo La tulipe noire (1964), protagonistigita de Alain Delon kaj Virna Lisi; El hombre de los hongos (1976), de la meksika reĝisoro Roberto Gavaldón, kun scenaro de Sergio Galindo; Sesión continua (1984), de José Luis Garci kaj Esquilache (1989), de Josefina Molina, alia teatra adaptaĵo, nome de Un soñador para un pueblo de Antonio Buero Vallejo. En 1972 li premierigis sian unuan kaj nuran filmon kiel reĝisoro, nome Flor de santidad bazita sur verko de Ramón-María del Valle Inclán, sed la filmo estis cenzurita de la frankista reĝimo.
En 1989 li ricevis Goya-premion al la plej bona duaranga aktoro en Esquilache de Josefina Molina.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Adolfo Marsillach, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.