Adam Afzelius (1750-1837) (* Larvs socken, Västergötland, en la 8-a de oktobro 1750 - Upsalo, en la 20-a de januaro 1837) estis sveda botanikisto.
Adam Afzelius | |||||
---|---|---|---|---|---|
botanista Suecianus | |||||
Persona informo | |||||
Adam Afzelius | |||||
Naskiĝo | 8-a de oktobro 1750 en Larvs socken, Västergötland, Svedio | ||||
Morto | 20-a de januaro 1837 en Upsalo, Svedio | ||||
Tombo | malnova tombejo de Upsalo vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Afzelius vd | ||||
Patro | Arvid Afzelius vd | ||||
Gefratoj | Johan Afzelius • Pehr von Afzelius vd | ||||
Edz(in)o | Anna Sofia Dassau vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto • Wiki Esperantozoologo • filikisto • universitata instruisto • entomologo • fungosciencisto • orientalisto vd | ||||
Laborkampo | plantoscienco vd | ||||
Aktiva en | Upsalo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1777, li fariĝis profesoro pri orientaj lingvoj en la Universitato de Upsalo, kaj post ok jaroj, li estis nomumita profesoro pri botaniko. En 1792, li faris longan vojaĝon, kiuj daŭrigis dum la sekvantaj jaroj, tra la granda okcidenta marbordo de Afriko, esplorante tion kion li plej ŝatis: botanikon, kaj Afriko estas unu el la plej bonaj lokoj surplanede por studi loke la naturon kaj ties konduton.
Reirinte al Svedio, li forveturis al Londono, kiu larĝapaŝe fariĝis la plej granda metropolo de la Okcidenta Eŭropo. En Londono, el 1797 ĝis 1798, li laboris kiel sekretario por la sveda ambasadejo.
Post tiu periodo, aktivinte en la centro de la politikaj rilatoj inter tiuj du eŭropaj landoj, li definitive reiras al Upsalo kie, en 1802, li estis nomumita prezidanto de la Linea Instituto, kiu, tiam estis nur societo da ekspertuloj, botanikistoj kaj aliaj sindediĉantaj al la scienca studado.
En 1823, li publikigis aŭto-biografion de Karolo Lineo. Lia frato Johano Afzelius estis profesoro pri kemio en Upsalo, kaj lia pli juna frato, Pehr von Afzelius (1760-1843) ankaŭ estis profesoro pri Medicino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Adam Afzelius, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.