Aŭstralia angla (AusE, AuE, AusEng, en-AU) estas la nomo donata al grupo de dialektoj parolataj en Aŭstralio kiuj formas ĉefan variaĵon de la angla.
Spite nericevo de oficiala statuso en la Konstitucio de Aŭstralio, la angla estas de facto la oficiala lingvo de Aŭstralio kaj la gepatra lingvo de, kaj estas uzata tiele nure de, la plej ampleksa majoritato de la populacio.
Aŭstralia angla ekdiverĝis el la Brita angla post la fondo de la kolonio de Novsudkimrio en 1788 kaj estis agnoskata kiel diferenca el Brita angla ĉirkaŭ 1820. Ĝi naskiĝis el miksado de geinfanoj el fruaj setlantoj el granda vario de interkomprenataj dialektaj regionoj de la Brita Insularo kaj rapide disvolviĝis en la ĉefa variaĵo de la angla.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aŭstralia angla, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.