Ŝnurtira lukto aŭ ŝnurtiro aŭ Ŝnuregtirado estas malnova grupa sporto, kiu servas mezuri la (tir)fortojn de du grupoj.
La du grupoj tiregas la finon de ŝnurego kontraŭflanke. Venkanto estas tiu, kiu fortiras la kontraŭan grupon trans la mezlinion. Kelkfoje – ĉe popolaj ludoj – la mezlinion formas rojo.
Ŝnurtira lukto | |
---|---|
speco de sporto | |
teama sporto • olimpika sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
En 1995 okazis tragedio dum rekord-provo por Guinness-libro de rekordoj en skolta tendumejo en Westernohe (Westerwald), kiam ŝiriĝis la ŝnurego. 102 partoprenantoj vundiĝis, 2 infanoj mortis. La akcidenton kaŭzis la uzata fleksa plastika ŝnurego.
Ĉe konkursoj staras 8 atletoj unu al la alia. Ĉe virinoj ekzistas 3 pezoklasoj (ĝis 480 kg, ĝis 520 kg, ĝis 560 kg), ĉe viroj eĉ 7 (ĝis 560 kg, ĝis 600 kg, ĝis 640 kg, ĝis 680 kg, ĝis 720 kg, ĝis 800 kg kaj super 800 kg).
En la antaŭraŭndoj okazas du tiroj. Se iu grupo venkas ambaŭ, ĝi ricevas 3 poentojn. Ĉe nedecido, ambaŭ grupo ricevas 1 poenton. En la finalo (ekde duonfinalo) okazas du tiroj kaj poste – se necesas – decida tiro.
La ŝuoj de la atletoj ne povas esti ekipitaj per metalaj pintoj, la kalkanumo devas estis rondforma kaj ne povas havi angulojn. Estas malpermesita la uzo de gantoj. Ili do rajtas uzi rezinon sur la mano por pli forte kapti la ŝnuregon.
La ŝnuregtirado havis ritan devenojn en Azio kiel simbolo pri batalo inter Bono kaj Malbono.
La ŝnurtirado jam aperas kiel sporto sur mupentraĵoj (Sakkara (Egipto). En la antikva Grekio (ekde ĉ. 500 a..K.), la ŝnuregtirado estis trejnado por la aliaj sportoj. En la 12-a jarcento okazis ŝnurtirada konkurso en la kortego de ĉina imperiestro, en la postaj jarcentoj en Mongolio kaj Turkio.
En la 15-16. jc. aperis la ŝnuregtirado en Francio kaj Britio. Fine de la 19-a jc formiĝis jam la unuaj asocioj, poste la tirado iĝis disĉiplo de malpeza atletiko.
Ĝi estis olimpia sporto inter 1900 ĝis 1920. Oni fondis en 1964 la mondan asocion TWIF (angle por Tug of War International Federation). La unuaj eŭropaj ĉampionecoj okazis en 1965, la unuaj mondaj ĉampionecoj en 1975. Dumtempe ekzistas retroolimpiko, kie okazas ŝnuregtirado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝnurtira lukto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.