Ŝaka (modernzuluortografie Shaka, laŭ diversaj tiamaj Eŭropaj transliterumoj de la Zulua Shaka, Tshaka, Tchaka aŭ Chaka; naskiĝis ĉirkaŭ 1787, mortis ĉirkaŭ 22-a de septembro de 1828) estas konsiderata kiel la transforminto de la Zulua tribo de klaneto ĝis granda nacio, kies pinta potenco siatempe etendiĝis tra vastaj areoj en suda Afriko, inter la riveroj Phongolo kaj Mzimkhulu.
De 1816 ĝis sia morto, li regis en hodiaŭa Sudafrika provinco Kvazulu-Natalo, kie li ade plivastigis sian regnon per submetado kaj zuluigo de najbaraj triboj.
Ŝaka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Shaka kaSenzangakhona | |||||
Naskiĝo | 30-an de junio 1787 en Mthethwa Paramountcy | ||||
Morto | 22-an de septembro 1828 (41-jaraĝa) en KwaDukuza, Reĝlando de Zululando | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Tombo | Nonya vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Zululando vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Senzangakhona kaJama vd | ||||
Patrino | Nandi vd | ||||
Gefratoj | Mpande kaSenzangakhona • Dingane kaSenzangakhona • Umhlangana kaSenzangakhona vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La destruktivaj militmetodoj de Ŝaka ricevis multan atenton. Artikolo en Encyclopædia Britannica de 1974 nomas lin "milita genio" pro liaj reformoj kaj renovigoj. Aliaj fontoj lin priskribas pli modeste. Ĉiuokaze, pro liaj ŝtatestrado kaj kapabloj pri diplomatio, li ĝis hodiaŭ rangas inter la plej prominentaj zuluestroj.
Je sia ekrego, Ŝaka estris ĉirkaŭ 1500 homoj, sed je lia morto liaj subuloj ampleksis ĉirkaŭ 250 000, kio montras lian grandan sukceson kiel militisto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝaka, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.