Ĝardena urbo estas modelo de laŭplana urboevoluigo kun aparte multaj parkaj elementoj, origine prezentita fare de la arkitekto Ebenezer Howard en la jaro 1898 en Anglio.
Temis pri reago al la malbona vivkvalito kaj la eksterproporcie multekostiĝantaj luprezoj en la tiutempaj urbegoj de la industriaj nacioj de Eŭropo. En la 20-a jarcento ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en aliaj kontinentoj ekestis multaj tiaj "ĝardenaj urboj", kutime ne kiel administre memstaraj urboj, sed kiel kvartaloj aŭ administraj urbodistriktoj aldonaj al ekzistantaj urbegoj.
Nerealiĝinta ĝardena urbo estis la plano de Parkurbo Esperanto, kiu en 1912 estis anoncita ekesti proksime de Munkeno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĝardena urbo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.