Ásgeir Ásgeirsson (, Esperantigite Aŭsgejr Aŭsgejrson) (naskiĝis la 13-an de majo 1894, mortis la 15-an de septembro 1972) estis la dua prezidanto de Islando dum la jaroj 1952-1968, kaj la unua prezidanto kiu estis elektigita de la nacio (lia antaŭulo, Sveinn Björnsson, estis elektita de la parlamento).
Ásgeir Ásgeirsson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ásgeir Ásgeirsson | |||||
Naskiĝo | 13-a de majo 1894 en Islando | ||||
Morto | 15-a de septembro 1972 en Rejkjaviko | ||||
Tombo | Islando vd | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago • Universitato de Islando vd | ||||
Partio | Progrespartio, Popolpartio | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Dóra Þórhallsdóttir vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • bankisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Ĉefministro | |||||
Dum | 3-a de junio 1932 – 28-a de julio 1934 | ||||
Antaŭulo | Tryggvi Þórhallsson | ||||
Sekvanto | Hermann Jónasson | ||||
Financministro | |||||
Dum | 20-a de aŭgusto 1931 – 28-a de julio 1934 | ||||
Antaŭulo | Tryggvi Þórhallsson | ||||
Sekvanto | Eysteinn Jónsson | ||||
Dua prezidanto de Islando | |||||
Dum | 1952 – 1968 | ||||
Antaŭulo | Sveinn Björnsson | ||||
Sekvanto | Kristján Eldjárn | ||||
Partiestro de la Progrespartio | |||||
Dum | 1932 – 1933 | ||||
Antaŭulo | Tryggvi Þórhallsson | ||||
Sekvanto | Sigurður Kristinsson | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post frekvento de la Rejkjavika Gimnazio Ásgeir Ásgeirsson studis teologion ĉe la Universitato de Islando kaj poste en Kopenhago. Li estis parlamentano ekde 1923 ĝis 1952. Li estis ĉefministro de Islando ekde 3-a de junio 1932 ĝis 28-a de julio 1934. Li estis parlamentano por la Progrespartio 1923-1934, en kiu li mallonge estis partiestro, eksterpartie 1934-1937 kaj por la Popolpartio 1937-1952.
Ásgeir estis bofrato de ĉefministro Tryggvi Þórhallsson kaj bopatro de ĉefministro Gunnar Thoroddsen.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ásgeir Ásgeirsson, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.