La gracia abio (Abies amabilis) estas abio, hejma je la Pacifika Nordokcidento de Nordameriko.
Gi trovigas en la Pacifikaj Marbordaj Montaroj kaj Kaskada Montaro ekde la ekstrema sudoriento de Alasko, tra okcidenta Brita Kolumbio, Vaŝingtonio kaj Oregono, gis la ekstrema nordokcidento de Kalifornio . Gi vegetas je altitudoj ekde marnivelo gis 1 500 m en la nordo de la arealo, kaj inter 1 000-2 300 m en la sudo de la arealo, ĉiam en la Pacifikaj moderaj pluvarbaroj kun relative alta precipitaĵo kaj malvarmetaj, humidaj someroj. Komunaj asociataj arboj estas Menzies-pseŭdocugo kaj kalifornia kastaneo ( Aesculus californica ) .
Gracia abio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Foliaro, ekde supro | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Abies amabilis (Douglas ex Loudon) Douglas ex J. Forbes, 1839 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Arealo | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Gi estas granda ĉiamverda pinofita arbo altante gis 30–45 m ( escepte 72 m ) kaj kun trunka diametro gis 1,2 m ( escepte 2,3 m ). La arboŝelo ce pli junaj arboj estas hele griza, maldika kaj kovrita de rezinaj vezikoj. Ce pli maljunaj arboj, gi malheligas kaj disvolvigas skvamojn kaj sulkojn. La folioj estas pinglecaj, platigitaj, 2-4,5 cm longaj, 2 mm largaj, kaj 0,5 mm dikaj, supre nebrile malhele verdaj, kaj kun du blankaj stomaj strioj malsupre, kaj iomete nocitaj je la pinto . La folia aranĝo estas spirala sur la soso, sed kun ĉiu folio varie turnigita je la bazo tiel ke ili estas plataj je ciu flanko kaj supre de la ŝoso, kun neniaj malsupre. La ŝosoj estas oranĝkolore-ruĝaj kun dense velura haraĵo. La strobiloj longas 9–17 cm kaj larĝas 4 - 6 cm. Ili estas malhele purpuraj antaŭ maturiĝo; la skvamaj brakteo mallongas, kaj estas kaŝitaj en la fermata strobilo. La flugiligitaj semoj estas liberigitaj kiam la strobiloj disfalas je matureco ĉirkaŭ 6–7 monatoj post polenado.
Tiu nearktisa specio estas intense parenca al Maries-abio (A. mariesii) el Japanujo, kiu estas diferenca per ĝiaj iomete pli mallongaj folioj (1,5-2,5 cm) kaj pli malgrandaj strobiloj (5–11 cm longaj).
La ligno estas mola kaj ne tre forta; gi estas uzata por fabrikado de papero, enpakadaj kestoj kaj diversaj malmultekostaj konstruaĵoj. La foliaro havas allogan aromon, kaj kelkfoje servas kiel kristnaska ornamaĵo, inkluzive de kristnaskarboj.
Gi ankaŭ estas plantita kiel ornama arbo en grandaj ĝardenoj, kvankam sia postulaĵo por malvarmetaj, humidaj someroj limigas la areojn kie gi prosperas; sukcesa kreskado fore de sia hejma arealo estas limigita al areoj kiaj okcidenta Skotujo kaj suda Nova Zelando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gracia abio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.