En Francio, la ministerio pri defendo estas la ministeria servo de la registaro komisiita pri organizado kaj preparo de la milita defendo, same kiel la administrado de la armeoj.
Ministerio pri defendo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ministère de la Défense | |||||
ministerio pri defendo | |||||
Komenco | 1589 : subministro pri milito 1791 : ministerio pri milito 1893 : ministerio pri ŝiparo 1947 : ministerio pri nacia defendo kaj armeoj 1958 : ministerio pri armeoj 1969 : ministerio pri nacia defendo 1974 : ministerio pri defendo | ||||
Geografia situo | , 2° 19′ 10″ O 48.859722.3194448° 51′ 35″ N, 2° 19′ 10″ O | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Palaco de Brienne, 14 rue Saint-Dominique, Parizo 7-a arondismento | ||||
| |||||
| |||||
Tipo | franca ministerio | ||||
Estr(ar)o | Jean-Yves Le Drian | ||||
Delegita ministro | Kader Arif (militintoj) | ||||
elstaruloj | Louvois Charles de Freycinet Georges Clemenceau Édouard Daladier Charles de Gaulle Pierre Messmer François Léotard Charles Hernu Michèle Alliot-Marie | ||||
Buĝeto | 40,7 miliardoj da eŭroj (en 2009) | ||||
Dungitaro | 285 253 (2013) (400 000 oficistoj en 2008 antaŭ la ŝanĝo de ministerio por la ĝendarmaro. | ||||
Filioj | État-major des armées • Délégation générale pour l'Armement • Secrétariat général pour l'administration • Direction générale de l'Armement vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Hexagone Balard • Q4007104 • Cercle national des armées vd | ||||
Retejo | http://www.defense.gouv.fr/ | ||||
Jura formo | ministerio de Francio | ||||
Loĝanta en palaco de Brienne, je la 14 de rue Saint-Dominique, en la 7-a arondismento de Parizo.
Ekde la 16-a de majo 2012, la ministro pri defendo estas Jean-Yves Le Drian, en posteno ekde la 16-a de majo 2012 en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault. Helpas lin Kader Arif, ministro delegita al la militintoj.
La ministerio pri defendo estranta la francajn armeojn originas de la « ministerio pri milito », mem originanta de la servoj de la «subministerio pri milito» de la Malnova Reĝimo. Ankaŭ ekzistis «ministerio pri ŝiparo», heredinta de la «subministerio pri ŝiparo» kaj pofte ligita al la ministerio pri kolonioj. Ekde 1915, estis kreita subsubministerio pri milita aeronaŭtiko, kies titolo evoluis kaj kies atribuoj etendiĝis al civila aeronaŭtiko, kiu fariĝis en 1928 la ministerio pri aviado.
En 1948, la «ministerio pri milito», la «ministerio pri ŝiparo» kaj la «ministerio pri aviado» estis kunigitaj en la «ministerio pri nacia defendo» (ofte nomata «ministerio pri defendo kaj armeoj»), kiu, en iuj registaroj, estas asistata de subministroj komisiitaj respektive al milito, ŝiparo kaj aviado. En 1958 tiuj subministerioj malpaeris kaj la ministerio eknomiĝis «ministerio pri armeoj» komence de la 5-a Respubliko. Ĝi refariĝis «ministerio pri nacia defendo» en junio 1969 en la registaro de Michel Debré, sed renomiĝis «ministerio pri armeoj» en la sekvanta registaro. Nur ekde majo 1974 kun la ministro Jacques Soufflet la ministerio eknomiĝis per la nuna nomo.
En Francio, sub la 5-a Respubliko, « la prezidanto de la respubliko estas la armeestro. Ĝi prezidas la superajn konsiliojn kaj komitatojn pri nacia defendo ». La registaro disponas pri la armeoj ; ekde 2008, ĝi devas informi la parlamenton pri sia decido intervenigi la armeojn eksterlande, plej malfrue tri tagojn antaŭ la komenco de la interveno. Ĝi precizigas ĝiajn celojn. Tiu informado povas okazigi debaton, sed kiun ne sekvos baloto. Militdeklaro estas permesata de la parlamento.
La ministro pri defendo respondecas pri preparo kaj efektivigo de la politiko pri defendo. Ĝi estas aparte komisiita pri milita infrastrukturo same kiel pri organizado, administrado, starigo en uzstato kaj mobilizado de la armeoj, escepte de la juĝaj kaj civilaj komisioj de la Nacia Ĝendarmaro.
Ĝi aŭtoritatas super la armeoj kaj ties servoj. Ĝi certigas ke la armeoj disponas pri la rimedoj necesaj por sia bontenado, sia aparatbezono kaj sia trejnado. Ĝi respondecas pri ilia sekureco.
Ĝi estas komisiita ankaŭ pri :
Ĝi kontribuas al la prilaboro kaj efektivigo de la politiko pri eksportado de defenda aparataro.
En la efektivigo de sia atribuoj, la ministro pri defendo estas asistata de :
Tiuj servoj estas lokitaj sub la aŭtoritateco de la la prezeidanto de la respubliko kaj de la registaro.
La supera ŝtatoficisto pri daŭriva evoluigo (HFDD) de la minsiterio pri defendo estas Éric Lucas. Li estas ankaŭ direktoro pri memoro, heredaĵo kaj arkivoj.
La ministerio pri defendo situas en palaco de Brienne en la 7-a arondismento de Parizo ekde 1807.
En 2014, la tuto de la servoj de la ministerio, same kiel ĉiuj staboj, estis kunigitaj en la nova loko Balard, en la 15-a arondismento de Parizo, kun 300 000 m2 da neta surfaco (SHON),.
Post tiu dato, la palaco de Brienne estus uzata por la oficialaj akceptoj de la ministerio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ministerio pri defendo (Francio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.