Wannsee-Konferenco

Okaze de la Wannsee-konferenco la 20-an de januaro 1942 kunvenis 15 altrangaj funkciuloj de Nazia Germanio en vilao borde de la lago Großer Wannsee en la sudokcidento de Berlino, por detale organizi la Holokaŭston, do la amasmurdon de la eŭropaj judoj kaj certigi pri tio la kunlaboron de ĉiuj naziaj instancoj.

Gvidanto de la konferenco estis la Schutzstaffel-"ĉefgrupgvidanto" Reinhard Heydrich.

Wannsee-Konferenco
vilao de la Wannsee-konferenco
Wannsee-Konferenco
ordono de Göring al Heydrich

Precipa celo de la konferenco kontraŭe al vaste disvastiĝinta opinio ne estis decidi la Holokaŭston - tiu decido per la amasmurdoj de judoj en la nazie okupitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo dum la jaro 1941 fakte jam ekzistis ekde pluraj monatoj - sed fundamente organizi kaj kunordigi la deportadon de la tuta juda loĝantaro de Eŭropo por amasmurdado al murdejoj en Orienta Eŭropo. La partoprenantoj decidis pri la temposkemo por la plua amasmortigadoj kaj fiksis, ke la oficejo de Reinhard Heydrich plugvidu la kunordigon.

Reinhard Heidrich kaj lia oficejo la 31-an de julio 1941 ricevis la ordonon kunordigi la "finan solvon de la juda demando". Sekve la nazio decembre de 1941 invitis al la strikte sekreta konferenco. Partoprenis ok gvidantoj de diversaj ministerioj kaj ses policaj gvidantoj de la ŝtata polico, la nazia sekreta polico Gestapo kaj la nazia organizaĵo Schutzstaffel (SS). Protokolanto estis la SS-gvidanto Adolf Eichmann, la respondeculo por "judaj aferoj" en la oficejo de Heydrich.

La nomo "Wannsee-konferenco" kreiĝis nur post la Dua Mondmilito. La vilao ĉe la berlina lago, konstruita dum la jaroj 1914 kaj 1915, post la milito iĝis memorejo pri la Holokaŭsto.

Decidoj pri judodevenaj rasmiksuloj

Partoprenantoj de la konferenco

  • D-ro Josef Bühler – Oficejo de Ĝenerala Gubernio en Krakovo,
  • Adolf Eichmann – ĉefo de juda sekcio de Ĉef-Oficejo pri Sekureco de Nazia Germanio (RSHA),
  • D-ro Roland Freisler – Ministerio pri Justeco de Nazia Germanio,
  • Reinhard Heydrich – ĉefo de Ĉef-Oficejo pri Sekureco de Nazia Germanio,
  • Otto Hofmann – Ĉef-Oficejo pri Raso kaj Setlado de SS,
  • D-ro Gerhard Klopfer – Partia Kancelario de NSDAP,
  • D-ro Wilhelm Kritzinger – Kancelario de Germana Nazio,
  • D-ro Rudolf Lange – Sekureca Polico kaj Sekureca Servo,
  • D-ro Georg Leibbrandt – Ministerio de Nazia Germanio pri Okupataj Orientaj Teritorioj,
  • Martin Luther – Ministerio pri Eksteraj Aferoj,
  • D-ro Alfred Meyer – Ministerio de Nazia Germanio pri Okupataj Orientaj Teritorioj,
  • Heinrich Müller – ĉefo de Gestapo en RSHA,
  • Erich Neumann – Oficejo de Prokuristo pri Kvarjara Plano,
  • D-ro Eberhard Schöngarth – Sekureca Polico kaj Sekureca Servo,
  • D-ro Wilhelm Stuckart – Ministerio pri Internaj Aferoj de Nazia Germanio

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Richard Breitman, The Architect of Genocide: Himmler and the Final Solution, Brandeis University Press, NH Hanover 1991
  • Christopher R. Browning, The Origins of the Final Solution, The Evolution of Nazi Jewish Policy, September 1939 – March 1942. Comprehensive History of the Holocaust, University of Nebraska Press, Lincoln 2007, 2004ISBN 978-0-8032-0392-1
  • Bryan Mark Rigg, Żydowscy żołnierze Hitlera (Judaj soldatoj de Hitler), traduko Jerzy Adamko, Dom Wydawniczy Bellona, Wydawnictwo Arkadiusz Wingert, Warszawa-Kraków 2005, ISBN 83-11-10169-8

Eksteraj ligiloj

Tags:

Wannsee-Konferenco Decidoj pri judodevenaj rasmiksulojWannsee-Konferenco Partoprenantoj de la konferencoWannsee-Konferenco Vidu ankaŭWannsee-Konferenco BibliografioWannsee-Konferenco Eksteraj ligilojWannsee-Konferenco194220-an de januaroBerlinoGroßer WannseeHolokaŭstoJudoNazia GermanioReinhard HeydrichSchutzstaffel

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

TokioNikotinoSatanismoPatrujprotekta arkitekturo1990Distrikto FaroRetforumoBenicarló-Peñíscola (stacidomo)Somera Esperanto-StudadoNeniuseksemoStelo (monunuo)Aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj3Atif AslamGavaroStrato Respubliko (Tjumeno)La perdita honoro de iu Katarino Blum'Barack ObamaAnimalizeInsulo de la RozojSebiș (Arad)PIVBriteliroRaportoSeksallogoInter BlindulojBonaeroEliza OrzeszkowaSizifoSamtavola komunikadoEtikoIndonezioKonvertiĝo de PaŭloBildoKolombioVetludoPiritoOntologioPremier (Tjumeno)Zborov (Ukrainio)ServiloOropesa del MarĈirkaŭremparo de MöbisburgRenkontiĝo de Esperantistaj FamiliojCallgirlPekinoSkizofrenioMarc van OostendorpZeŭsoAŭstrioParizoMiguel de CervantesSultanlando1984 (romano)Reformprojekto de ZamenhofMonarkioHinduismoCastelo BrancoPugoNeĝblankulino🡆 More