Norma datumaro (en la germana lingvo Normdatei, en pluraj aliaj lingvoj laŭvortaj tradukoj de la anglalingva termino authority control, kiu tamen en esperantlingva traduko “aŭtoritata kontrolo” estus tute miskomprenebla) estas listo de normigitaj vortoj por uzo kiel troviloj en dokumentado.
Norma datumaro do estas formo de “kontrolita” vortaro, per kiu eblas reguligo de sistema trovo de dokumentitaj informoj.
Antaŭŝtupo de norma datumaro estas la libera atribuo de kategorioj aŭ de retaj etikedoj, kiu tamen obeas iujn regulojn, kiel uzo de aŭ singularo aŭ pluralo, aŭ konkretan formon de vortaj kunmetaĵoj.
Ekzemploj pri normaj datumaroj estas la normaj datumoj de la Kongresa Biblioteko (angle: Library of Congress Authorities Files (LCNAF)) en anglalingvaj bibliotekoj, kaj ekde 2012, la germana Komuna Norma Datumaro (germane: Gemeinsame Normdatei (GND)) en germana lingvo.
Ankaŭe, en la projekto Virtuala Internacia Norma Datumaro (angle: Virtual International Authority File (VIAF)), la pluraj normaj datumaroj interligiĝas al virtuala internacia norma datumaro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Norma datumaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.