Viktor Kingissepp

Viktor Eduard KINGISSEPP (24an de marto 1888 en Karmel (nun Kaarma) – 4 majo 1922 en Talino) estis estona komunista politikisto, la ĉefgvidanto de la estona komunista partio.

Viktor Kingissepp
Viktor Kingissepp
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1888 (1888-03-24)
en Kaarma Rural Municipality
Morto 4-an de majo 1922 (1922-05-04) (34-jaraĝa)
en Talino
Mortokialo pafvundo
Lingvoj estona
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoEstonio
Alma mater Faculty of Law, Saint Petersburg State University
Familio
Infano Sergei Kingissepp
Okupo
Okupo politikisto • revoluciulo
Viktor Kingissepp
Viktor Kingissepp
vdr

Biografio

Li estis filo de fabrika laboristo, kaj li aliĝis al marksisma rondo kiel knabolernejano en Arensburg (nun Kuressaare) (kiu estis renomita Kingissepp en 1952, sed estis restarigita al ties originala estona nomo en 1988) kaj organizis la estonan sekcion de la Rusia Socialdemokrata Partio, en Sankta Peterburgo. Dum la milito kun Germanio, li respondecis pri kurac-trajno ĉe la Okcidenta Fronto. Post la februara revolucio, li revenis al Petrogrado (kiel Sankta Peterburgo estis nun nomita) kaj aliĝis al la bolŝevikoj kaj la Ruĝaj Gvardianoj. Post la Oktobra Revolucio, li estis dua prezidento de la estona revolucia soveto en Reval (nun Talino), sed fuĝis reen al Petrogrado post kiam Estonio estis okupita de la germana armeo. Li aliĝis la Ĉeka-n kaj en aŭgusto 1918 efektivigis la areston de Fanni Kaplan, kiu estis atencinta kontraŭ Lenin. Li revenis al Estonio en novembro 1918 por reorganizi la malpermesitan Estonan Komunistan Partion kaj prezidis ties unuan kongreson en novembro 1920. Li estis arestita de la estona Politika Polico je la 3a de majo 1922, post amasa unuamaja manifestacio en Talino kaj ekzekutita tiun saman nokton.

Heredaĵo

La sovetia rusa registaro renomis la urbon Jamburg al "Kingisepp" en lia honoro. Estona urbo Kuressaare sur insulo Saaremaa estis ankaŭ renomita al "Kingissepp" por honori lin, sed ĝi ŝanĝis sian nomon post la estona sendependeco. Multaj estonaj urboj havis straton nomitan Viktor Kingisepa dum la sovetia epoko.

Tags:

EstonioKomunismoPolitikistoTalino

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Vinateros (metroo de Madrido)Jerusalem (Novzelando)Novialo633EjakuloAntikva EgiptioDua MondmilitoNational ReviewUsenetEsperanto-muzikoNudismoMetroGazaa SektoroRetforumoUlrich von Wilamowitz-MoellendorffKubismoCompton (Kalifornio)OrdinariumoAbel MontagutInterjekcioManĝejoj en TjumenoSkisaltejo Rhodaer Grund (Erfurto)L. L. ZamenhofStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojĈefpaĝoĈina lingvaroKomunika satelitoAprilo de 2024Jesuo KristoSkeletoSedlčanyBerlino1-UndekenoOlivier DahanCastro MarimTago de Sankta Georgo23-a de apriloĤimero (geografio)HolivudoMalriĉecoLibera voloJohana de ArkoAlmenara (stacidomo)TelekomunikadoCUM (Tjumeno)HTML5MidzadoUnuiĝintaj Nacioj30-a de apriloKrea KomunaĵoBaratoInternacia tagoRevopensadoManuel HalvelikTTTSenpilota aviadiloIreno el RomoAntaŭromantikismoPreĝejo Sankta Denizo (Salomonsborn)14-a de apriloMichel TalagrandKuboTotemismo3-UndekenoRomia Imperio4-Undekeno🡆 More