Ĝenerala guberniestro estas registarano kiu oficiale reprezentas la ŝtatestron.
En la komunumaj reĝlandoj -- la anoj de la Komunumo de Nacioj, krom Britio, kies ŝtatestro estas la Britia monarko -- la Ĝenerala guberniestro (governor-general) reprezentas la monarkon kaj plenumas plurajn ŝtatestrajn funkciojn enloke de la monarko, kiu vivas en Britio.
Antaŭe la Ĝenerala guberniestro estis nomita de la Britia registaro, kaj estis eminenta brito. Nun la landa ĉefministro aŭ registaro nomas la guberniestron ĝeneralan, kaj la elekto estas konfirmita de la monarko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĝenerala guberniestro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.