Ĉaĉak (serbe en la cirila alfabeto Чачак, en la latina alfabeto Čačak) estas urbo en la okcidento de centra Serbio, ĉe la sudokcidenta rando de Ŝumadio (serbe Шумадија / Šumadija) - la centra parto de Serbio.
Ĝi estas konata pro sia religia turismo kaj la bankuraceja turismo. Temas pri la oka plej granda urbo de Serbio, kiu estas la administra centro de la distrikto Moravica. Laŭ la censo de 2011 en la urbo vivas 72 148 loĝantojn.
Ĉaĉak | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Serbio • urbo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 32000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 71 883 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 113 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 20° 21′ O 43.89138888888920.34972222222243° 53′ N, 20° 21′ O [+] | ||||
Alto | 242 m [+] | ||||
Areo | 636 km² (63 600 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Čačak [+] | |||||
La urbos ĝuas mildan klimaton. Ĉaĉak estas la naskiĝloko de gravaj personoj en la mondo de kulturo, arto, literaturo kaj sporto.
Nur kelkajn kilometrojn de Čačak estas banlokaj feriejoj, vilaĝoj, monaĥejoj, kulturaj kaj historiaj monumentoj, krom la belega naturo kun abunda flaŭro kaj faŭno en la gorĝo de Ovčar-Kablar, la lagoj kaj meandroj de la rivero Zapadna Morava. Ĉi tiu arbara areo estas plena de plantaj riĉaĵoj kaj la ŝtato tie protektas bestspeciojn kiuj parte estas minacataj.
Čačak apartenas al la zono de kontinenta klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 10.5 °C kaj la averaĝa humideco estas 80,7 %. Čačak estas protektita de la ventoj ĉar ĝi troviĝas inter kvar montoj. La averaĝa ventoforto de la sudaj ventoj estas 2 m/s, tiu de la orientaj ventoj estas 1.4 m/s.
La Kultura Somero de Čačak (Kuklturno leto u Čačak) ofertas sep tagojn da koncertoj, spektakloj, artaj ekspozicioj kaj spektakloj por infanoj. Ekzistas multaj kulturaj, muzikaj, distraj kaj turismaj eventoj en la urbo kaj en proksimaj lokoj, kiuj allogas ŝatantojn de etna kulturo kaj originala popolmuziko.
Konata esperantista instruisto kaj multjara ILEI-estrarano el Ĉaĉak : Radojica Petrović
En Ĉaĉak okazis la 52-a ILEI-Kongreso de la 13a ĝis la 20a de julio 2019 kun scienca konferenco "Lernado en virtualaj komunumoj", kiun partoprenis esperantistaj kaj neespetrantistaj universitatanioj. Dum la kongreso "Ĉaĉanska Lira" (Liro de Ĉaĉak) kantis serbajn kantojn en Esperanto kaj estis lingva festivalo kaj aliaj konvenaĵoj por soleni la datrevenon de ILEI (70-jariĝo) kaj la indiĝenajn lingvajn rajtojn.
Čačak estas konektita kun la fervoja linio de Beogrado al Niŝo ĝis Sofio en Bulgario. Ĝi proksimas ankaŭ al la fervoja linio de Beogrado al Bar kaj ĝin trapasas la linio Kraljevo-Čačak-Požega [1].
La internacia flughaveno Nikola Tesla Flughaveno Beogrado situas je 160 km norde [1] .
Ĉaĉak estas unu el la ĉefaj komercaj centroj en la lando kun multaj butikoj, restoracioj, hoteloj kaj trinkejoj interalie la trinkejo 'Mondo'. La Parlamento aŭ «Свесрпски Сабор - професор Миодраг Азањац» estis fondita en 1988 de grupo de entuziasmuloj, kiuj volis disvolvi kamparan turismon en la regiono de Cacak, ĉefe en Prislonici, kaj oferti al turistoj, krom la tradician popolan kuirarton, ankaŭ la freŝan aeron de la montaro, kulturajn monumentojn kaj la aŭtentan sonon de la "frula', tradicia serba fluto-instrumento, ankaŭ konata sub la nomoj jedinka (en Kroatio) aŭ svirala kaj uzata dum cirklodancoj, konata sub la nomo kolo.
Tre malmultaj urboj en Serbio konservis la arkitekturon de la malnova urbokerno, sed en Ĉaĉak kelkaj konstruaĵoj kaj palacoj memorigas la tempon, en kiu ili estis konstruitaj.
La gorĝo Ovčar-Kabla estas unu el la plej gravaj vidindaĵoj situanta en tre arbarkovrita regiono, ĉirkaŭita de montoj Ovčar ( 985 m ) kaj Kablar ( 889 m). inter kiuj trapasas la rivero Zapadna Morava , la "Morava de la okcidento", kiu formas akran serpentumadon. Ĉi tiuj du montoj foje portas la kromnomon de Serba Monto Athos , pro nombro de ortodoksaj monaĥejoj tie. Iuj el ĉi tiuj monaĥejoj estas listigitaj en la listo de kulturaj monumentoj de Serbio
La urbo prokismas al la hidroterapiaj banlokoj, unu estas Ovčar Banja, la du aliaj estas Gornja Trepca kaj Slatinska Banja. Iuj banlokoj havas malaltan elcento da radioaktiva akvo. Altgrada radioaktiva akvo malutilas al la homa korpo. La maksimuma radona enhavo en la banloko Atomska Banja Gornja Trepca ekzemple varias inter 3,3 ĝis 7,7 mangano-unuoj. La sekreto de resanigo de multaj pacientoj kuŝas verŝajne en la favora ekvilibro inter la elementoj en termomineralaj akvoj.
Ovčar Banja, situanta je 18 km de Čačak sur la vojo inter Ĉaĉak kaj Užice, havas akvo, inter 36 kaj 38 °C, kun pH de 7 kaj mineraliga indico de 0,66 milligrammes je litro. Ĝi traktas interalie reŭmatismajn malsanojn, degeneran reŭmatismon, artrozon, sed ankaŭ malsanojn de la nerva sistemo [1]. La banloko Ovčar Banja havas ankaŭ trajnstacion.
En la tuja ĉirkaŭaĵo de Ovčar Banja en la gorĝo inter la montoj Ovčara kaj Kablar estas la mezepokaj monaĥejoj de Ovčarsko-Kablarski (10 monaĥejoj), konataj kiel la malgranda 'serba sankta monto' kaj kiuj situas je ambaŭflankoj de la rivero Moravo (Okcidenta Moravo).
Gornja Trepca (Atomska Banja Gornja Trepca) situas sur la arbareskaj deklivoj de la montoj Vujan kaj Bukovic, situas je 18 km de Ĉaĉak. Ĝi estas unika en Eŭropo ĉar ĝi pritraktas pacientojn kiuj suferas je la malsano multobla sklerozo. Gornja Trepca situas en pli granda areo riĉa je la plej famaj banurboj (Vrnjacka, Mataruška, Bogutovačka, Ovčar Banja, ktp.).
Slatinska Banja, estas banloko kiu situas en la vilaĝo de Slatina je 17 km de Čačak, sur la deklivoj de la monto Jelaca.
Čačak estas ene de Serbio konsiderata fortikaĵo de basketbalo kaj tie ĝuas altan statuson kiel sporto pro multaj internaciaj sukcesoj.
Oficiala retejo de la urbo : www.cacak.org.rs
(en,sr) Kulturo de la urbo
(en,sr) Turismo en Ĉaĉak
(en,sr) Parlamento de Čačak
Satellita bildo de Ĉaĉak
Horaro de la fervojoj (Ред вожње Arkivigite je 2012-01-07 per la retarkivo Wayback Machine)
Tiu ĉi artikolo estas parte traduko de la samtitola artikolo en la serba kaj franca vikipedio je la 14-a de marto 2019.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉaĉak, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.