Ekoregiono Ĉako

La Ĉako estas tersupraĵa ekoregiono el la orientamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Argentino, Bolivio kaj Paragvajo.

Ekoregiono Ĉako
Situo de la ekoregiono.
Ekoregiono Ĉako
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj en la mondo.
Ekoregiono Ĉako
Pejzaĝo en Provinco Ĉako, Argentino.
Ekoregiono Ĉako
Paragvaja Ĉako.

Priskribo

La ekoregiono kovras surfacon de 786 790 da kvadrataj kilometroj en tiu parto de la Granda Ĉako situanta inter Andoj kaj la 56-a meridiano okcidenta. La vegetaĵaro alternas inter savano kaj seka dorna arbaro.

Flaŭro

La Ĉako ampleksas plurajn biotopojn : savanojn, dornajn arbarojn, aŭ transiron de ambaŭ. Savanaj kaj herbejaj vivejoj estas karakterizataj de abundo de poacoj. Kebraĉa duonarbaro estas pli malferma ol dorna arbaro, kaj estas karakterizata de dornaj arbedoj (ekzemple Prosopis sp.), kaj kaktoj, kun dissemitaj arboj (ekzemple Aspidosperma quebracho, Bulnesia sarmientii kaj Schinopsis sp.) altaj ĝis 13 metroj. La superregantaj specioj ampleksas Prosopis ruscifolia, dorna fabaco, kaj Opuntia sp. (kaktoj). Izolitaj arbareroj de densa praarbara dornarbaro kelkfoje estas postrestintaj kiam la tereno estas senarbarigita por agrikulturaj celoj. La subarbaraĵo de praarbara dornarbaro estas dessimata kun dornaj surgrundaj plantoj kiaj Bromelia serra kaj Cleistocactus baumanii. Ĉako estas trapunktata de "tajamars" (lagetoj faritaj de la farmistoj por la brutaro) kiuj subtenas iom da akva vivo.

Faŭno

Ĉako reprezentas regionon kiu ĝis freŝdate estis nesufiĉe esplorita, kun novaj specioj de grandaj vertebruloj kiaj la ĉaka pekario (Catagonus wagneri) kiu estis malkovrata nur en la 1970-aj jaroj. Krome, novaj registraĵoj de konataj specioj ĉiam pli bone estas dokumentataj ĉar la internacia scienca komunumo realigas pli da tereno-esplorado.

La ĉaka pekario, estas sendube la plej fama ĉaka (eble eĉ sudamerika) endemia specio. La dazipedoj atingas sian maksimuman diversecon en Ĉako, kun minimume ok kaj dek specioj en la paragvaja kaj argentino Ĉakoj respektive.

Aliaj tipaj specioj estas jenaj : la salakveja pediolago (Pediolagus salinicola), Ctenomys conoveri (ronĝuloj); la amerika reao (Rhea americana), la makistinamo (Nothoprocta cinerascens), la ĉaka ortalo (Ortalis canicollis), Chunga burmeisteri (Cariamidae), Amazona aestiva, la pikuja grundokolombo (Columbina picui), la gvirkukolo (Guira guira), Phacellodomus sibilatrix, Saltatricula multicolor, la paragvaja kajmano (Caiman yacare), la okcidenta boao (Boa constrictor occidentalis), la ŝajna akvokobro (Hydrodynastes gigas) kaj la ranoj Ceratophrys sp. kaj Phyllomedusa sauvageii.

Kaŭze de ĝia centra situo en sudameriko, Ĉako gastigas migrantajn birdojn kaj el sudaj kaj nordaj partoj de Sudameriko, kaj el pli nordaj partoj de Nordameriko.

Vidu ankaŭ


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Kolombio
NT0210 Ĉako Ekoregiono Ĉako  Argentino, Ekoregiono Ĉako  Bolivio, Ekoregiono Ĉako  Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Bolivio, Ekoregiono Ĉako  Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj Ekoregiono Ĉako  Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago Ekoregiono Ĉako  Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj Ekoregiono Ĉako  Ekvadoro, Ekoregiono Ĉako  Peruo

Eksteraj ligiloj

Tags:

Ekoregiono Ĉako PriskriboEkoregiono Ĉako FlaŭroEkoregiono Ĉako FaŭnoEkoregiono Ĉako Vidu ankaŭEkoregiono Ĉako Eksteraj ligilojEkoregiono ĈakoArgentinoBiomoBolivioEkoprovincoEkoregionoEkozonoMonda Natur-FondusoNeotropisoParagvajoTipologioTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

MasturbadoDinastio QingEsperanto-simboloMalnova PanamurboJaroLoterioLupusa nefrito2010-aj jarojLatina alfabetoKlimatsciencoAsteroidoMirinfanoMajo27-a de martoChambrelien (stacidomo)MilitoAzioSuverena kortumoMaksimumo kaj minimumoMonda Boksa KonsilioFree Press UnlimitedHewlett-Packard1734Homaj rajtojBurgo de ŜemiranBosnio kaj HercegovinoItalikoOficregionoj (Surinamo)1917Norma datumaro(11735) 1998 KN56SPeono (ŝako)One Hundred and One DalmatiansManĝaĵoMamonas AssassinasISBNSueza KanaloLKritika ras-teorioEPsikologioWHipofosfata acidoBelmezMarie UnderSiberioT-Rex-LudoSEOTürkiye Radyo Televizyon KurumuUnua Kaŝmira MilitoBeverly Hills ChihuahuaViandoLinuxFrankfurta Skolo6FilipinojLatina lingvoCifereca analitikoSaturno (planedo)IslamoPidvoloĉisk (stacidomo)Zé PelintraCifereca subskribo24-a de septembro15-a de novembroSundiata KeitaLudolibro🡆 More