Zoltán Gárdonyi , laŭ hungarlingve kutima nomordo Gárdonyi Zoltán estis hungara komponisto, altlerneja instruisto, honora membro de Societo Ferenc Liszt.
Lia patro estis Albert Gárdonyi, lia filo estis Zsolt Gárdonyi.
Zoltán Gárdonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1906 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de junio 1986 (80-jaraĝa) en Herford |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • muzikologo |
Zoltán Gárdonyi naskiĝis la 25-an de aprilo 1906 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de junio 1986 en Herford (laŭ alia informo la mortoloko estas Bad Salzuflen).
Zoltán Gárdonyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto en 1927. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj István Thomán. Li plulernis en 2 altlernejoj de Berlino, lia plej signifa instruisto estis Paul Hindemith. Li doktoriĝis en Berlino en 1931. Gárdonyi instruis inter 1931 kaj 1941 en luterana pedagogia instituto en Sopron, inter 1941 kaj 1969 en la Muzikarta Altlernejo en Budapeŝto. Li estis katedrestro inter 1946-1948, li kandidatiĝis en 1952. Li esploris vivojn kaj verkojn de Ferenc Liszt, Johann Sebastian Bach kaj Joseph Haydn. Li instruis ankaŭ en kalvinana teologia akademio inter 1949–1953. En 1972 kun ŝtata permeso li translokiĝis al Okcidenta Germanio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Zoltán Gárdonyi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.