Zamenhofa Artista Adeptaro estis amatora teatra trupo.
Fondis ĝin fine de 1911 kaj gvidis la rusa verkisto kaj poeto Vasilij Devjatnin dum lia periodo en Parizo.
Ili prezentis la teatraĵon "La Urso" de Anton P. Ĉeĥov dum la 8-a UK en Krakovo kun tri rolantoj el tri landoj : ruso V. N. DEVJATNIN. anglino F. L. Adela SCHÄFER, turko R. RIFAAT. Laŭ revuo Esperanto 1912 p. 232 la prezento okazis dum familia vesperfesto en la festhalo de le Arkitektura Ekspozicio merkrede.
Supozeble R. Rifaat estas la turko "Romano" kiu marŝis kun Devjatnin de Parizo al Krakovo dum julio kaj aŭgusto 1912 (Propaganda piedvojaĝo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Zamenhofa Artista Adeptaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.