William Crookes (naskiĝis la 17-an de junio 1832 en Londono, mortis la 4-an de aprilo 1919 en Londono) estis brita ĥemiisto kaj fizikisto.
Li plej famas pro siaj studoj en la fako de spektroskopio, kiuj igis lin malkovri la elementon talio, kaj pro la invento de la tubo de Crookes.
William Crookes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de junio 1832 en Londono | ||||
Morto | 4-an de aprilo 1919 (86-jaraĝa) en Londono | ||||
Tombo | Brompton Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Imperia Kolegio Londona vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • fizikisto • psychic • fotisto vd | ||||
Laborkampo | kemio • fiziko • spektroskopio • spiritismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Tubo de Crookes ❦ Radiometro de Crookes ❦ malkovro vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La malkovro de talio okazis en 1861; ĝi ricevis sian nomon (el la greka vorto thallos) pro la rimarkinda helverda linio en sia spektro. En 1873 Crookes inventis la tiel nomatan lumo-muelilon kiu ĝis hodiaŭ estas aĉetebla en kelkaj butikoj kiel surmeblaĵo. En 1895, li ankaŭ unue rekonis ekzempleron de heliumo.
Lia plej konata inventaĵo, la tubo de Crookes, helpis lin studadi la elektrokondukan povon de gasoj je malaltaj premoj; Crookes malkovris, ke ju pli malgranda la premo, ju pli forta la dissendo de katodradioj el la katodo (tio estas, la malpozitiva elektrodo en la gastubo). Li tial estis pioniro en la studado de plasmoj.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1888.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article William Crookes, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.