Wikimapia estas interreta servo, kiu kunigas servon Google Maps kaj vikisistemon.
Tiamaniere retumantoj povas aldoni informojn pri lokoj sur la mapon de la tuta Tero.
Wikimapia | |
---|---|
Permesilo | Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita |
Retejo | wikimapia |
La servo estas lanĉita de Aleksandr Korjakin kaj Jevgenij Saveljev el Rusio. La projekto komenciĝis la 24-a de majo 2006 kaj celas „priskribi la tutan Teron“ (ang: describing the whole Earth).
Ekde Decembro de la jaro 2010-a, la informoj de Wikimapia (ne la Gugla mapo) estis disponeblaj sub la nelibera (aŭ «duonlibera») permesilo «Creative Commons Attribution-Noncommercial-ShareAlike 3.0» (Krea Komunaĵo, «Atribuo-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0»). Ekde Julio de la jaro 2012-a la permesilo estis ŝanĝita al la libera «Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0» (Krea Komunaĵo, «Atribuo-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0»), tamen pro uzado de mapoj de Google ekzistas duboj ĉu la informoj estas ĉie laŭleĝe uzeblaj laŭ tiuj permesiloj.
Ekzistas similaj projektoj: malliberaj Google Map Maker kaj Yandex.Popola mapo ruse, kaj libera OpenStreetMap, kvankam tiu servo ne ebligas krei apartajn paĝojn pri la objektoj kaj lasi komentojn pri la punktoj sur la mapo (sed ĝi havas forumojn kaj ligilojn al Vikipedio).
Dato | Nombro da indikitaj lokoj |
---|---|
16-an de aŭgusto 2006 | unu miliono |
22-an de novembro 2006 | 2 milionoj |
8-an de marto 2007 | 3 milionoj |
26-an de junio 2007 | 4 milionoj |
9-an de oktobro 2007 | 5 milionoj |
La kresko estinte konstanta en la du unuaj jaroj estas supozeble ke en majo 2008 troviĝus ĉirkaŭ 7 milionoj da lokoj.
Wikimapia ankoraŭ ne ekzistas en esperanta versio, sed nun ĝi ekzistas en ĉ. 64 lingvoj el kiuj 25 havas plene tradukitan interfacon.
Wikimapia rilatas nek al Vikipedio, nek al Fondaĵo Vikimedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Wikimapia, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.