Walenty Badylak (naskiĝis en 1904, mortis la 21-an de marto 1980 en Krakovo) – soldato de Pola Enlanda Armeo kaj de Kedyw (Gvidantaro de Flanka Atako), pensiiĝinta krakova bakisto, kiu alkroĉis sin per ĉeno al hidranto ĉe la urboplaco de Krakovo, sinverŝis benzinon kaj sinbruliĝis.
Lia ago estis protesto kontraŭ prisilentado, fare de regopovoj, de la masakro de Katin.
Walenty Badylak | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Szymon |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1904 en Krakovo |
Morto | 21-an de marto 1980 (75-jaraĝa) en Krakovo |
Mortokialo | sinbruligo |
Tombo | Batowice Cemetery |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | bakisto |
Informoj pri lia morto aperis nur en loka gazetaro, en tre supraĵa formo, oni diris pri morto de psike malsana pensiulo. Malgraŭ tio loĝantoj de Krakovo surloke de la evento starigis fajrujojn kaj metis florojn - forigataj nokte de nekonatoj - kaj kantis religiajn kantojn.
Ankoraŭ antaŭ la Aŭgusto 1980 organizitan agadon por memorigi oferon de Walenty Badylak entreprenis opoziciistoj de Krakovo, i.a. de Kristana Komunumo de Laboristoj, Konfederacio de Sendependa Pollando kaj Studenta Komitato de Solidareco.
Lian agon memorigis en 1990 memortabulo, kiun malkovris nepo de Walenty, pastro Wojciech Badylak. En 2004 la hidranto estis renovigita.
Mirosław Lewandowski, Maciej Gawlikowski: Prześladowani, wyszydzani, zapomniani... Niepokonani (Persekutataj, mokataj, forgesitaj... Nevenkeblaj) Volumo 1. ROPCiO kaj KPN en Krakovo 1977-1981. Krakovo: DAR-POINT Leszek Jaranowski, 2009. ISBN 978-83-927061-1-3.
Mariusz Majewski - Badylak. Viva torĉo dislumiganta la veron pri Katyń[rompita ligilo]
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Walenty Badylak, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.