Visa aŭ plennome Visa Incorporated estas korporacio de financaj servoj kun centra oficejo en la planita urbeto Foster City, kantono San Mateo, subŝtato Kalifornio de Usono, kies ĉefa servo de la firmao estas la kreditkarto Visacard.
La korporacio fondiĝis en 1958 en Fresno, Kalifornio, je nomo BankAmericard, kaj en 1975 transformiĝis al la nuna strukturo kaj nomo. Formala financa centro estas la financa distrikto de la urbo San-Francisko.
Visa Incorporated | ||
---|---|---|
Visa Incorporated | ||
transnacia firmao • card association • negoco • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 1958 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Dee Hock vd | |
Ĉefestro(j) | Alfred F. Kelly • John F. Lundgren vd | |
Sidejo | Foster City, Usono | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Alfred F. Kelly • Ryan McInerney | |
Dungitoj | 6 800 (en 2010) | |
Spezosumo | 8 060 000 000 da usonaj dolaroj (en 2010) | |
Agokampo | kreditkarto | |
ISIN-kodo | US92826C8394 | |
filiaj kompanioj | Visa Europe • Visa International Service Association vd | |
Posedataj kompanioj | VISA • Visa Debit vd | |
TTT | corporate | |
La firmao donas licencojn al bankoj en ĉiuj mondpartoj por eldono de la koncernaj kreditkartoj, kaj pliajn licencojn por varbado de kontrakte ligitaj partneraj entreprenoj. Krom la kreditkarto Visacard ekzistas diversaj "debitkartoj" (do kartoj al kies kontoj oni unue ĝiras monon kaj poste perkarte elspezas ĝin, do ne prenas krediton de la banko) kaj kartoj ekskluzive por ricevo de kontanta mono el loka giĉeto aŭ bankaŭtomato.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Visacard, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.