Vindotuko, vindaĵo, kalsonvindaĵo aŭ vindo estas subvesto kun bonaj likvaĵosorbaj ecoj ĉefe por beboj, sed ankaŭ por malsanuloj kiuj ne povas regi siajn urinadon kaj/aŭ fekadon.
Teksaĵaj vindoj estas elfaritaj el teksaĵo - kotono, bambuo aŭ lino. Ili estas laveblaj kaj refoje uzeblaj.
Unufojaj vindoj estas elfarataj el plastaj materialoj kaj estas uzeblaj nur unu fojon.
Beboj ne tute regas siajn urinadon kaj fekadon inter la aĝo de 1,5 ĝis kvar jaroj. En iuj kulturoj ili pro tio ĝis tiam portas vindotukojn en diversaj grandoj. Oni ŝanĝas la vindotukojn proksimume ĉiujn kvar horojn.
Origine, oni uzadis laveblajn ŝtofajn vindotukojn. Pli poste aperis la modernaj vindotukoj kun internaj remburaĵoj, kiuj pli bone sorbas la humidecon. Ĉar tiuj modernaj vindotukoj estas farataj parte el nenaturaj materialoj kaj estas nur unufoje uzeblaj, forĵeteblaj, ili multe poluas la medion. Tial nuntempe pli kaj pli disvastiĝas denove la uzo de laveblaj vindotukoj.
Plenkreskuloj uzas specialajn vindotukojn, se ili havas urin-retenan aŭ fek-retenan problemon aŭ vivas en ekstremaj cirkonstancoj. Ekzemple Richard Branson uzis vindotukojn dum tritaga ĉirkaŭmonda flugado en 2005 per GlobalFlyer.
Specialajn vindojn uzas iuj bestoj, ekzemple hundoj por ne malpurigi herbotapiŝon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vindotuko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.