Vilém z Rožmberka aŭ Vilhelmo Rosenbergo (naskiĝis la 10-an de marto 1535, mortis la 31-an de aŭgusto 1592) ano de la plej fama kaj potenca ĉeĥa nobela familio Rožmberk, filo de Jošt la 3-a z Rožmberka kaj lia dua edzino Anna von Rogendorf, frato de Petr Vok kaj kvar knabinoj.
Lia patro, reganto de la domo Rožmberk (en la gento regis kutimo, ke ĉiam plej aĝa ano regis tutan grandegan posedon) mortis oktobre 1539. Plua laŭvica gentreganto Petro la 5-a, nomita Lamulo, ankaŭ mortis tro frue, la 2.-an de novembro 1545, sed kapablis antaŭe destini kuratorojn por la nematuraj gekuzoj. Albrecht z Gutštejna, Jeroným Šlik z Holíče kaj Oldřich Holický ze Šternberka bone mastrumis kaj eĉ pligrandigis ilian posedon.
Vilém z Rožmberka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de marto 1535 en Gallspach |
Morto | 31-an de aŭgusto 1592 (57-jaraĝa) en Prago |
Mortokialo | tuberkulozo |
Tombo | Church of Saint Vitus |
Familio | |
Patro | Jošt III. z Rožmberka |
Patrino | Anna z Rogendorfu |
Frat(in)oj | Petr Vok z Rožmberka • Eva z Rožmberka • Bohunka z Rožmberka |
Edz(in)o | Sophie of Brandenburg • Katarzyna von Braunschweig-Kalenberg • Anna Maria of Baden • Polyxena of Lobkovic • Katarzyna von Braunschweig-Kalenberg • Sophie of Brandenburg |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato |
Vilém z Rožmberka estis siatempe la plej signifa kaj plej riĉa ĉeĥa nobelo. Li estis ja katoliko, tamen ne tro fervora kaj toleris reforman religion. Laŭdire li ĉiam traktis racie kaj afable. Siajn bienojn li mastrumis tre bone (pere de administrantoj, inter kiuj famiĝis Jakub Krčín z Jelčan), ŝatis arton, konstruigis krom alia belan renesancan ĉaskasteleton Kratochvíle ĉe Netolice. Malgraŭ sia raciemo, restante siatempulo, li pagis multan monon por alkemiaj provoj, dediĉis bienon ankaŭ al la fama alkemiisto Edward Kelly.
Kvankam li edziĝis eĉ kvarfoje, li mortis sen postlasi heredanton. La tutan grandegan posedon, inkluzivantan grandan parton de Suda Bohemio kaj diversaj posedojn en aliaj landpartoj heredis lia frato Petr Vok z Rožmberka.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vilém z Rožmberka, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.