Gantopupo (aŭ gantpupo laŭ PIV, foje ankaŭ nomita ŝtrumpopupo sub la influo de la anglalingva vorto sockpuppet) estas en vikipedio aldona uzantokonto de ensalutinta vikipediisto, kiun tiu ĉi povas utiligi por ŝajnigi al si subtenon en diskuto, debato aŭ alia kunteksto.
En la esperantlingva Vikipedio la fenomeno de gantopupumado ĝis nun ne estas tre vaste konata. Tamen ĝi estas granda problemo en pli grandaj nacilingvaj vikipedioj. Ĝenerale estas kondamnite, ke uzanto verkas sub diversaj nomoj (gantopupoj), ĉar tio donas falsan bildon pri vikipedio, kaj absolute ne tolereblas, se vikipediistoj duoble aŭ eĉ pluroble partoprenas en baloto per diversaj uzulaj kontoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vikipedio:Gantopupo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.