Tukstla koturnokolombo aŭ Verakruca koturnokolombo (Zentrygon carrikeri) estas specio de birdoj de la kolomba familio Kolombedoj (Columbidae) kaj de la genro Zentrygon aŭ koturnokolomboj, kiuj vivas en la Neotropiso.
Tukstla koturnokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma teritorio | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi troviĝas kiel endemio en la Sierra de los Tuxtlas, fakte de praaj montaraj pluvarbaroj en la Sierra de los Tuxtlas de la meksika ŝtato Verakruco. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Purpurdorsa koturnokolombo de Centra Ameriko.
Ties naturaj habitatoj estas malaltaj kaj montaraj tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Temas pri griza kolombo kun rozkolora nuanco surdorse. Ĝi havas blankan vangomakulon subokule inter du mallarĝajn fajnajn nigrajn striojn. La beko estas nigra kaj la kruroj ruĝaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tukstla koturnokolombo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.