Frank Alexander WETMORE (18an de junio 1886 North Freedom, Viskonsino – 7an de decembro 1978 Glen Echo, Marilando) estis usona ornitologo kaj pribirda paleontologo.
Alexander Wetmore | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alexander Wetmore | |||||
Naskiĝo | 18-an de junio 1886 en North Freedom | ||||
Morto | 7-an de decembro 1978 (92-jaraĝa) en Glen Echo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Usono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato George Washington • Kansasa Ŝtata Universitato vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Annie Beatrice van der Biest Thielan Wetmore vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | paleontologo • ornitologo • Wiki Esperantozoologo vd | ||||
Laborkampo | ornitologio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wetmore studis en la Universitato de Kansaso kaj poste en la Universitato George Washington. Li eklaboris en 1910 por la Biologia Kontrolo de la Usona Departemento de Agrikulturo kaj tiele en 1915 li pristudis la sekvon de la uzado de kugloj de plumbo sur mortoj de pliaj akvobirdoj. La paleontologia priserĉado kondukis lin al fosiliaj birdoj Palaeochenoides mioceanus kaj Nesotrochis debooyi.
Poste li aliĝis al la Smithsonian Institution.
Li verkis A Systematic Classification for the Birds of the World (Sistematika klasado de la tutmondaj birdoj, 1930, reviziita en 1951 kaj 1960). Inter 1946 kaj 1966 Wetmore faris jarajn veturadojn en Panamon por studi kaj kolekti specimenojn de la tieaj birdoj. Tiele li verkis sian 4-voluman grandan verkon, Birds of the Republic of Panama, kiu estis publikigita de Smithsonian inter 1965 kaj 1984, kies lasta volumo jam aperis postmorte.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Alexander Wetmore, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.