La Venezuela Esperanto-Asocio (VEA) estas esperanta asocio en la sudamerika lando Venezuelo, kreita en la urbo Karakaso.
Venezuela Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA | ||
Komenco |
| |
Lando(j) | Venezuelo vd | |
Sidejo | Karakaso, Venezuelo | |
Tipo | Asocio | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Benito Losada vd | |
Prezidanto | Ricardo Coutinho Rodrigues | |
Retejo | esperantovenezuela.weebly.com | |
Ĝi estis fondita de Benito Losada (en la literaturo konata kiel "Paco-Tillero") je 1912 en Maturin (Venezuelo).
Post kelkaj jaroj de funkciado ĝi ĉesis agadi, kaj la 27-an de novembro 1974 ĝi estis refondita, petis kaj ricevis statuson de landa asocio de UEA. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la agadon aparte partoprenis Octavo de Diego, Fernando de Diego, Manuel Nebra Val, Féliz García Blázquez, Juan Eduardo Bachrich, Lino Moulines, Antonio Lauro, Jorge kaj Esteban Mosonyi, Andres Turrisi kaj Agnes Waldman. Dum tiu tempo ankaŭ aperis ĝia oficiala organo Venezuela Stelo.
Dum la 1980-aj jaroj al la naciaj aktivuloj aliĝis la franca esperantisto Floreal Gabalda kaj lia ĉeĥa edzino Liba Gabalda, kiuj kun Rafael Mejias, Maritza Graziani, Alfredo Portillo, Raymonde kaj Brigitte Clarac aldonis renovigon al la movado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Venezuela Esperanto-Asocio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.