Radio Vatikana estas katolika radia stacio fondita en 1931.
Nuntempe ĝi elsendas en ĉirkaŭ 40 lingvoj. Ĝiaj elsendoj entenas informojn pri la agado de la Papo, Vatikano kaj lokaj Eklezioj kaj novaĵoj religiaj kaj sociaj. En ĝi apartan lokon havas transmisioj de la preĝo Anĝeluso, ĝeneralaj aŭdiencoj kaj apostolaj vojaĝoj de la Papo.
Radio Vatikana | ||
---|---|---|
radiostacio • international broadcasting • katolika organizaĵo | ||
Komenco | 12-a de februaro 1931 vd | |
Geografia situo | , 12° 27′ 50″ O 41.90305555555612.46388888888941° 54′ 11″ N, 12° 27′ 50″ O | |
Lando(j) | Vatikano vd | |
Sidejo | Vatikano | |
| ||
| ||
Membro de | Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd | |
Posedata de | Dicastery for Communication vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
27.01.1940: Germana ambasadejo ĉe Apostola Seĝo postulis ke Radio Vatikana ĉesu aŭdigi alparolojn de elmigrintaj polaj episkopoj, la radio ĉi tage peris alparolon Al la nacio de Ignacy Jan Paderewski - laŭ Pariza "Głos Polski" (Voĉo de Pollando) germana radio dufoje akre atakis la Vatikanan pro raporto pri germanaj kruelaĵoj en Pollando.
Ekde 1977 ĝi regule elsendas ankaŭ en Esperanto - komence unufoje, ekde 1980 dufoje kaj ekde 1998 trifoje semajne, aktuale de la 21:20 ĝis 21:30 horo (laŭ la leĝa tempo en Vatikano) en jenaj tagoj kaj frekvencoj:
Dimanĉe: 93,3 MHz (ultramallongonde);
merkrede kaj ĵaŭde: 1260 kHz (mezonde).
La esperantlingvaj elsendoj paŭzis post la 4-a de julio 2023, kiam Carlo Sarandrea retiriĝis kiel redaktoro kaj parolisto. Dum preskaŭ du monatoj oni tiam aŭdis anstataŭ esperantlingvaj raportoj nur klasikan muzikon. La 2-an de aŭgusto 2023 nova teamo, konsistanta el Marija Belošević, Edvige Ackermann kaj Elda Doerfler, daŭrigis la prizorgadon de la elsendoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Radio Vatikana, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.