Varakļāni: Urbo en Latvio

Varakļāni estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la oriento de Latvio.

26° 45′ 09″ O / 56.61028 °N, 26.75250 °O / 56.61028; 26.75250

Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Varakļāni. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 41 km de Rēzekne kaj 198 km de Rigo. Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 693 personoj sur areo de 5,26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 322 loĝantoj/km².

Varakļāni
latve Varakļāni, latgale: Varakļuoni
Urbo
Varakļāni: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Varakļāni grandbieno
Varakļāni: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Blazono
Oficiala nomo: Varakļāni
Lando Latvio Latvio
Municipo Varakļāni
Historia regiono Latgalio
Koordinatoj 56° 36′ 37″ N 26° 45′ 09″ O / 56.61028 °N, 26.75250 °O / 56.61028; 26.75250
Areo 5,3 km² (530 ha)
Loĝantaro 1 730 (29.01.2021)
Denseco 326,42 loĝ./km²
Urborajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4838
Varakļāni: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Varakļāni: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Varakļāni: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Varakļāni: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Varakļāni: Historio, Geografio, Vidindaĵoj Vikimedia Komunejo: Varakļāni
Retpaĝo: varaklani.lv

Historio

Ĝis la komenco de la 13-a jarcento, la teritorio de Varakļāni estis parto de la Varka kasteldistrikto sub regno de latgala ŝtato Jersika.

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Arkidiocezo de Rigo. En 1483, setlejo unue estis menciita en la loko de la nuna urbo de Varakļāni.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. Ekde 1583, Varakļāni kaj la areo estis regitaj fare de la Borh-familio de nobeluloj. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio. En 1897, la plimulto de la populacio (75%) en Varakļāni estis judoj. En 1919 la urbo estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

La 11-an de februaro 1928, Varakļāni akiris urborajtojn. En 1935, 58% de la populacio de la urbo estis judoj. Baldaŭ post la komenco de la nazia okupado la 4-an de aŭgusto 1941, teamo de germanaj kunlaborantoj (latve Arāja komanda) kaj ĝiaj asistantoj mortigis preskaŭ ĉiujn la judoj de la urbo (ĉirkaŭ 540 homoj). Juda vivo en la grandurbo estis detruita, kaj en 2016, nur unu judo vivis en la urbo.

De 1949 ĝis 1956 kaj ekde 2009, Varakļāni estas centro de malgranda Varakļāni distrikto.

Geografio

La urbo situas en Orienta Latva malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene). Malgranda rivero Kažova fluas tra la urbo.

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.

Transporto

La aŭtovojo E22/A12 (Rigo-Moskvo) pasas tra la urbo, 4 km okcidente komenciĝas la ŝoseo P84 Madona-Varakļāni. 6 km sude estas la fervoja linio Rigo-Moskvo (stacio Varakļāni). Lokaj vojoj estas V735 (Varakļāni-Stabulnieki), V554 (Dekšāre-stacio Varakļāni), V592 (Varakļāni-Žogoti) kaj V869 (Varakļāni-Mežastrodi).

Vidindaĵoj

  • Grandbieno ("palaco").
  • Luteraj kaj katolikaj preĝejoj.
  • Urboparko.
  • Kulturdomo.

Bildoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Varakļāni: Historio, Geografio, Vidindaĵoj  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Varakļāni en Vikimedia Komunejo

Tags:

Varakļāni HistorioVarakļāni GeografioVarakļāni VidindaĵojVarakļāni BildojVarakļāni ReferencojVarakļāni Eksteraj ligilojVarakļāniDistrikto VarakļāniLatgalioLatvioRigoRēzekne

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SalomonsbornFilipinoj30-a de julioUniversala Kongreso de EsperantoOradeaHumaitá (Amazonio)ARDTuberkulozoOrtezoNacia Park-Rezervejo de la Mingana InsularoKladruby (distrikto Teplice)HTTP 4043-Dekino10 HigiaMezorientoGermana lingvoTelefona landokodoArba tagoErektiĝoSerĉilo-optimumigoApriloAcetatoBukakoEsperanta alfabetoBerlinoGeometrioSeviloPorsche 911BikinoFragoDekano (kemio)25-a de apriloWalter UlbrichtKanadoEsperanto-muzikoProksimaĵoj ValencioParadokso de kokino kaj ovo2009FelpersonoJOkcidentoIntroduction to Objectivist EpistemologyFinna lingvoArianismoAntikva EgiptioIndianojItala lingvoInterretoPrima k-opoVikioCarcaixent (stacidomo)Ĉeĥio1-Undekino1-HeksinoJešeticeDonaco de CasselsFlamkukoFrancisko PatrikoSârbi (Hălmăgel)MediaGoblinLotte ZweigPopidoSandakanGermanioFanny Hill🡆 More