publikigita versio estis patrolita je 10 dec.
2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 10 dec. 2023.
La varajlingva Vikipedio - en pluraj listoj de vikipedioj ankaŭ nomata ŭarajlingva Vikipedio - estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la varaja lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Waray-Waray Wikipedia. La projekto fondiĝis en septembro 2005 kaj atingis 100 000 artikolojn en aŭgusto 2010. La 28-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 266 435 artikolojn.
Varajlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | war.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | varaja |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 28-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 1 266 435 |
Profundeco | 4.3 |
Paĝoj | 2 871 072 |
Redaktoj | 7 600 565 |
Uzantoj | 59 413 |
Aktivaj uzantoj | 63 |
Administrantoj | 3 |
Dosieroj | 42 |
Menciindas ke laŭ la stato de novembro 2012 la plej multaj artikoloj estas minimumaj tekstoĝermoj kreitaj fare de robotoj, kiuj post la aŭtomata kreo restis en tia minimuma stato. Uzo de ŝablonoj kaj de internaj ligiloj por gvidi de artikolo al alia similtema artikolo laŭ la stato de aŭtuno 2012 ankoraŭ apenaŭ uzatas. La ĉefpaĝo (vidu ekranbildon sube) laŭ tiu stato kompare mallarĝas, kaj iuj informoj (ekzemple la listo ĉefpaĝa pri alilingvaj vikipedioj) ŝajnas malofte esti aktualigataj.
En aŭtuno 2012 estis proksimume 3,4 milionoj da denaskaj parolantoj de la varaja lingvo (en 2000 laŭ la retejo etnologue.com estis 2,5 milionoj), precipe en la orienta parto de la insularo Bisajoj de la ŝtato Filipinoj. La varajlingva Vikipedio estas unu el pluraj vikipediaj branĉoj prizorgata de la nacia asocio Wiki Philippines, kreita en aprilo 2010. Laŭ la nombro de parolantoj, inter la aliaj lingvoj kies vikipediajn branĉojn prizorgas la filipina asocio plej grandas la tagaloga lingvo, kiun denaske parolas pli ol 23 milionoj kaj kiel dua lingvo regas pli ol 80 milionoj da homoj sur la insulara ŝtato Filipinoj kaj la insulo Gvamo - la tagaloglingva vikipedio laŭ la stato de novembro 2012 havis nur duonan kvanton da artikoloj kompare al la varaja eldono, sed laŭ tiu stato havis kompare pli ampleksajn kaj signife pli bone interne interligitajn artikolojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Varajlingva Vikipedio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.